Ludretejo Gemelo.org

Neil – invitas al ludretejo: gemelo.org
(Ne maltrafu blogoj.gemelo.org!)

Saluton! Se vi serĉas ion por fari dum viaj videbabilaj renkontiĝoj, eble vi ŝatus provi la retejon Gemelo.org. Ĝi havas diversajn ludojn en esperanto kiujn oni povas ludi senpage kaj sen konto. La ludoj estas:

Verda Ŝtelo

Temas pri vortludo pri anagramoj. Ĝi estas bona maniero lerni novajn vortojn en malserioza etoso.

https://youtu.be/Cqa8cuCbOv8

Puĉo

Puĉo estas kartludo pri blufado. Vi havas du kartojn kun malsamaj povoj, sed neniu scias kiuj kartoj ili estas, do vi rajtas mensogi kaj ŝajnigi havi aliajn kartojn por uzi alian povon. Sed se iu deduktas ke vi mensogas ri povas defii vin.

https://youtu.be/-8awqz6xasA

Amletero

Ankaŭ Amletero estas kartludo pri blufado. Ĝi havas ĉarman temon pri amindumo de princino per amleteroj.

https://youtu.be/fqDRBLdfFMI

6 Prenas!

Ĉi tiu estas monde konata kartludo. Vi rajtas meti karton en vico, sed se vi metas la 6an karton de la vico vi devas preni ĝin kun ĉiuj ĝiaj punaj poentoj.

La Vulpo en la Arbaro

Ĉi tiu estas nova kartludo pri prenvicoj por du ludantoj. Se vi konas Briĝon aŭ Keroj vi bone rekonos la mekanismon.

Zombiaj Kuboj

Simpla ludo kun ĵetkuboj en kiu vi rolas kiel zombio kiu volas manĝi cerbojn. Vi rajtas ĵeti la kubojn tiel ofte kiel vi volas, sed se vi atingas 3 pafojn de pafilo vi perdas ĉiujn poentojn kiujn vi gajnis dum la vico kaj devas ĉesi.

https://youtu.be/NOe9iqdWFSM

Perfidulo

Vi devas kunlabori por rabi bankon. Sed, vi ankaŭ povas perfidi viajn amikojn, fuŝi la rabadon kaj ŝteli ilian monon. Kiun vi fidas?

https://youtu.be/XKbSKmq3sYQ

Superbatalo

Tre malserioza ludo pri sensencaj debatoj. Vi ricevas iun rolulon, ekzemple “avinon sur rultabulo kiu pafas laserojn”, kaj vi devas debati kial via batalanto venkus en ĝismorta batalo kontraŭ alia rolulo.



Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *