malferma asistanto

Stefan: La projekto “Open Assistant” (malferma asistanto) nun ankaŭ havas esperantan version: https://open-assistant.io/eo.

La projekto kreas liberan asistanton simila al ChatGPT. Por fari tion ili bezonas datumaron de dialogoj. Se vi ŝatas skribi demandojn kaj respondojn en Esperanto, aliĝu al la projekto kaj helpi krei esperantan datumaron!

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

2 komentoj

  1. Eble tio estas subteninda iniciato. Sed mi demandas min, kial oni reinventu la radon. Esperanton jam komprenas kaj en ĝi respondas ChatGPT. Krome ĝi kaj aliaj produktoj de OpenAI, kiel DALL·E por bildokreado kaj Whisper por transskribado, estas bone integreblaj en programarajn metiejojn danke al respektivaj aplik-programaj interfacoj (API).

    Laŭ mi pli senc-have estus, investi tempon kaj laborforton en tion, utiligi ChatGPT por la disvastigado de Esperanto, ekz. por la kreado de allogaj lernmaterialoj kaj lingvokursoj.

    1. La datumaro de Open Assistant jam multe estis uzitaj de aliaj grupoj, kiuj kreas tiajn asistantojn. Se ĝi enhavas Esperanton, tiam multaj aliaj programoj pli bone kapablos paroli ĝin.

      Aldone estas ideologaj argumentoj, ekzemple la fakto ke ChatGPT ne estas libera softvaro kaj ne eblas uzi ĝin ĉie en la mondo.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *