Ekkonu kaj diskonigu aferojn per remiksitaj fotoj kaj videaĵoj

Andreas: Per apo Snapchat uzanto povas remiksi fotojn kaj videaĵojn de aliaj uzantoj kaj kadre de tia remiksado interalie aldoni klarigan tekston en Esperanto. Ekzemplo: Videaĵon, kiu montras vadmigradon, mi remiksis tiel, ke ĝi entenas la klarigon “Jen vadmigrado”, vidu: mallonge.net/vad. Mi afiŝis la remiksaĵon en mia “kunhavigata rakonto” nome “rakonto1”. Tial ĝiaj membroj (aktuale: 17) povas spekti la remiksaĵon kaj per ĝi eventuale ekkoni novajn aferojn. Ĉiuj membroj povas afiŝi siajn remiksaĵojn tie – ĉiu povas do profiti de ĉiuj aliaj. Tiu, kiu ŝatus esti membro de “rakonto1”, bonvole petu amikecon de mi en Snapchat, kie mia uzantonomo estas “imnej7”.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *