Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo.

Ĝis!

Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento

ghellias{ĉe}gmail.com

Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj.

Krome mi pretas sugesti itinerojn en la okcidenta Sicilio.

Esperema Sicilio estas eta klopodo: kunigi bildojn kaj informojn pri/el Sicilio kun ĉiuj devenantaj el Esperantujo.

Legu pli en Facebook: www.facebook.com/Esperema-Sicilio-92235276129/

www.guidaagrigento.it/?lang=eo

Gigi Montalbano

Verdaj Vojoj

Herman: Interŝanĝi ideojn pri la komunaj celoj de Esperanto kaj daŭripoveco · eo-naturamikaro.webnode.nl

Retejo por naturamantoj pri ekologiaj temoj, biciklado, verdaj vojoj, feriado, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝigo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio, ktp. Kontribuoj bonvenaj en diversaj lingvoj, sed prefere en Esperanto.

eo-naturamikaro.webnode.nl

Ĉu ‘okulvitroj’ estas taŭga vorto?

Frank:

La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: Zamenhof enmetis plurajn naciajn neregulaĵojn. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino?

Genie estis preni la germanan vorton Prinzessin en la signifo edzino de la princo. Zamenhof forprenis ‘in’ kaj ‘Prinz’. Restis la radiko ‘edz’. Simile bone estis la rederivo fraŭlo de la germana Fräulein, nun jam mortanta vorto signifanta needziĝininta virino.

Alia mortinta pluralo estas la germana Hosen (pantalono). En fruaj tempoj ekzistis vestaĵoj, kiuj konsistis el du tuboj (angle hose) ĉirkaŭ la kruroj. Post la kunigo de la tuboj al unueca vestaĵo restis la sama plurala formo de unueca objekto. Nur post la dua mondmilito en Germanio el Hosen (pl) fariĝis Hose (sing).

Simile okazis al okulvitroj. Unue oni havis unuopajn okulvitrojn kiujn oni nomis monoklojn. Tiam oni konstruis arketon por kunigi du monoklojn, sed bedaŭrinde ne nomis tion binoklo. Binoklo estas termino por duobla lorno. Do oni simple nomis tiun vitroparon en la angla glasses (vitroj).

Zamenhof portis sur sia nazo tiun arketon, kiu supozeble estis teda pinĉilo kun du okulvitroj kaj adaptis da modelojn pluralajn de la angla kaj franca lingvoj. Hodiaŭ la posteuloj de tiu (nun ne plu) duobla objekto havas tenilojn, kiuj uzas ankaŭ orelojn por apogi la lensojn sen pinĉi la nazon.

Por pli pravigi la aserton, ke Esperanto havas regulan gramatikon, estus bone, se ni rezignus pri tiu pinĉilhava provizora objekto nomata okulvitroj. Modernaj vidiloj, kiuj havas la saman celon kiel okulvitroj, nome meti lensojn antaŭ ambaŭ okulojn, meritas saman singularigon kiel pantalono. Germanoj sukcesis transiri de Hosen al Hose.

Binoklo estus bone, se ĝi ne jam estus uzita por alia optika objekto. Herman Tautorat, kun kiu mi diskutis pri tio post mia 20-jara esperantisteco, proponis uzi oklon, laŭ mi en la sama rediriva maniero, kiun uzis Zamenhof kiel ĉe Fräulein kaj Prinzessin. Duobla monoklo ne pinĉa laŭ proponoj de Hermann kaj mi estu oklo. Fakte okulvitroj kaj oklo estas ja similaj, tamen malsamaj objektoj. Ni akceptu ne tute novan vorton por ne tute nova objekto.

eo.wikipedia.org/wiki/Okulvitroj

Paro da okulvitroj

Mi donos mian opinion pri la kvalito de via teksto

Ferdinand: Al mi plaĉas helpi esperantistojn (ĉu nov-bakitajn, ĉu spertajn) esprimi sin bone en nia amata lingvo. Plue, gravas ke Esperanto, kiam ĝi estas publike skribata, estu prezentata plejeble bone. Se vi havas dubon pri la ĝusteco de io de vi skribita, skribata, aŭ skribota, sendu al mi la koncernan tekston; kaj mi respondos donante mian opinion pri ĝia kvalito.
ferdinandcesarano{ĉe}gmail.com · facebook.com/FerdinandCesarano · twitter.com/FechjoCesarano

Esperanto-Numismatika Asocio

Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko” en la historio de Esperanto.

Bert Boon (eo.wikipedia.org/wiki/Bert_Boon) estas la kontaktpersono de interesitoj.

Vi trovos nin ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66. Se vi deziras pliajn informojn, ne hezitu kontakti nin tiel: bert.boon{ĉe}skynet.be!

ENA nun havas retejon: ena.frali.net