Peto pri entreprena apliko de Esperanto por varbaj varoj

Ĉi tiu dokumento enhavas detalan prezenton de algoritmo pri realigo de la baza varianto de komerca aplikado de Esperanto kiel intelekta ludo. Ĝenerala priskribo de la koncepto pri tiaspeca aplikado troveblas en prezentaĵo “Komerca informa produkto”.

ENSEMBLO “BLANKA ORO” KIEL KANDIDATO POR PRODUKTI KANTOJN”
Rusia ensemblo “Blanka oro” okupiĝas pri plenumado de rusaj folkloraj kantoj; ĉi tie vi povas legi pri ĝi detale kaj trovi specimenojn de ĝia muzika kreado. Ĝiaj partoprenantinoj estas malfermitaj al interesaj proponoj kaj kunlaboro, do se estos konkreta kaj bazita propono pri laboro sur tereno de Esperantaj kantoj, ĝi plej verŝajne estos akceptita pozitive, kvankam ili ankoraŭ havas neniun sperton pri ĉi tiu lingvo. Tamen, simpleco de la Esperanta fonetiko ebligas al homo kun kantista sperto ekregi ĝin senprobleme. Ĉi tiu ensemblo aspektas ege avantaĝa kandidato por produkti varbvarajn kantojn por ekster-rusia merkato. Ĉarmo kaj kantista talento de ĝiaj partoprenantinoj faras ilin bonega vizaĝo de ajna reklama kampanjo. Krome, ili povas registri kantojn sen muzika akompano, uzante jam pretajn melodiojn de folkloraj kantoj el sia repertuaro. Tio ebligos ŝpari resursojn por komponisto kaj muzikistoj.
Do, se troviĝos kompanio, kiun interesos realigo de tia produkto, oni povos organizi produktadon de ĝi rapide kaj akomodeble al konkretaj cirkonstancoj. Kiel jam estis dirite, tio ne postulos antaŭajn financajn investojn. Ĉio ĉi tio faras la proponitan koncepton de varbaj varoj atentinda varianto por entreprenado.

https://drive.google.com/file/d/1rn9r5N3StKhIGksAwsl-z3xCWn6OUJDp/vieww

Solidareco Bona Volo

estas leĝa asocio de Kongo bazita en Goma en la norda Kivu-provinco. Ĝiaj celoj estas: la enkadrigo de infanoj orfaj kaj senprovizaj, viktimoj de la ripetaj militoj en nia regiono de Goma, en la orienta parto de nia lando, la Respubliko Demokrata de la Kongo; defendo de homaj rajtoj; lukto kontraŭ la integra malriĉeco; kaj la disvastigado de Esperanto, la paca lingvo. solidarecobonavolo.weebly.com · Youtube-kanalo · www.facebook.com/Kongolando/. Solidareca Bonvolo estas alia asocio.

Nestor Masandi kolektas monon por georfoj per jena projekto:
gogetfunding.com/fr/scolarite-des-enfants-orphelins-et-demunis/

Global Recordings petas tradukon en Esperanto.

GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan videon en multegaj lingvoj sed NE en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estu ankaŭ Esperanto, sed tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Temas pri video kun biblia teksto. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia ne-esperantista multlingva retejo. Bonvolu diskonigi inter interesatoj.
Kiu ĉi tie volas gvidi kaj tiri la iniciaton?
La tradukota teksto (angla, sed havebla alilingve): globalrecordings.net/en/script/586
Ekzemplo de la video (en la angla):
www.youtube.com/watch?v=RbhdVnsMigA