Jen aktuala brazlia kanto en la brazila kolekto.

Via kontribuo estas tre grava, por ke BRAZILA KOLEKTO daŭrigu la laboron disvastigi Esperanton per brazila muziko kaj brazilan muzikon per Esperanto.
Jen aktuala brazlia kanto en la brazila kolekto.

Via kontribuo estas tre grava, por ke BRAZILA KOLEKTO daŭrigu la laboron disvastigi Esperanton per brazila muziko kaj brazilan muzikon per Esperanto.
La libreto “Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado” de Przemysław Paweł Grzybowski estas interkultura libreto, konsistante el kolekto de rakontoj pri diversaj personoj, kiuj pro variaj kialoj en sia medio diferencas de la plimulto de la homoj kaj pro tio estas perceptataj kiel strangaj, malkompreneblaj, eĉ danĝeraj.
Ĝi estis originale verkita en la pola (pdf) kaj publikigita ĉe la Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków en 2011. Ĝi jam plurfoje estis tradukita en aliajn lingvojn: angla, franca, germana kaj kurda lingvo de Irano (sorani). Versio en Esperanto estas senpage elŝubtela en formato pdf aŭ ĉi tie.
Ĝi estas destinita al infanoj en la aĝo de 6 ĝis 10 jaroj, sed ĝi povus ankaŭ servi kiel legaĵo en familia rondo, aŭ kiel didaktika materialo en baza lernejo kaj kursoj de interkultura edukado. En Pollando, Renkontoj kun Diferenculoj akiris pozitivajn opiniojn de universitataj fakuloj pri psikologio kaj pedagogio.
Legu ĉi tie en la klerigejo de Edukado.net pri kiel utiligi tiun ĉi libreton, kune kun metodikaj konsiloj por gepatroj kaj geinstruistoj.
Se iu deziros traduki ĝin al propra lingvo aŭ aperigi ĝin en sia lando (kiel bitlibro aŭ en presita versio, kun propraj ilustraĵoj aŭ preparitaj de lokaj lernejanoj ktp.) bonvolu interkonsenti kun la verkinto pri transdono de la eldonrajtoj.
Jen retejo de la eldonisto Oficyna Wydawnicza Impuls kiu eldonis la originalan polan version: http://www.impulsoficyna.com.pl/katalog/spotkania-z-innymi,1311.html
La verkinto, profesoro Przemysław Paweł Grzybowski, kontakteblas pere de Edukado.net
EsKu – Esperanto-Kulturo – inkluzivas filmetojn rilatantajn al diversaj aspektoj de la Esperanta Kulturo, ambaŭ historiaj kaj nuntempaj. www.youtube.com/c/EskuEsperantoKulturo • EsKu – Esperanto-Kulturo – estas lanĉita • podkasta.net/index.php?podcast=esku • eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-kulturo
Tubaro estas esperanta retejo por filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj kolektas tiajn filmetojn kaj afiŝas ilin ĉe la ĉefpaĝo. Momente Tubaro subtenas nur YouTube kiel fonton por la filmetoj. eo.wikipedia.org/wiki/Tubaro
Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. tubaro.aperu.net/kiel-helpi/

Dietrich Michael Weidmann invitas subskribi peticion en Change.org: https://chng.it/Gcmb5X7psX

Aminda Radio Esperanto: “Vi povas helpi min daŭrigi mian laboron. Bv pagi al mi unu tason da kafo: paypal.me/paiementahenriel.”

ZPI – informoj, kvizo kaj alvoko
La labor-grupo “zorgantoj pri informado” de UEA estis starigita en la tempo de la estrarano Emilio Cid kaj daŭrigita nun sub la gvido de la nuna estrarano pri informado, So Jinsu.
Ni produktas informilojn. La bazaj informiloj en pluraj lingvaj versioj estas videblaj kaj elŝuteblaj en uea.org/teko/varbiloj.
Afiŝoj pri pluraj festendaj tagoj estas videblaj en https://espereto.com/informiloj/.
Aldone al tio ni funkciigas alian liston por reprezentantoj de landaj asocioj, tra kiu fluas la komunikoj de UEA por apartaj okazoj destinitaj esti tradukitaj al naciaj lingvoj kaj senditaj al nacilingvaj informkanaloj. Kvankam la reprezentantoj de landaj asocioj estas dudeko, tamen la informa servo al neesperantistaj komunikiloj funkcias glate nur en kelkaj landoj. Ni tenas vivanta la ideon, ke varbado de neesperantistoj estas la plej grava kaj plej esenca tasko por asocio.
ZPI markas kvar konstantajn datrevenojn, por kiuj ĝi produktas afiŝojn destinitajn por tradukado al multaj naciaj lingvoj por uzo en enlandaj kampanjoj kaj kun la gazetaro. La EKO-komunikoj ĉiam raportas pri tiuj afiŝoj. Jen la kvar regulaj datrevenoj:
v Tago de gepatraj lingvoj (februaro)
v Esperanto-tago (julio)
v Tago de eŭropaj lingvoj (septembro)
v Zamenhofa tago (decembro)
Monhelpon meritas projekto por georfaj infanoj (skribiloj, kajeroj, geometra skatolo) sume preskaŭ 300 us dolaroj aŭ 250 €.
Monsubteno kaj pliaj detaloj pri la projekto akireblas pere de honsebn (ĉe) gmail.com aŭ pago al UEA-konto hose-t

Ĉiam antaŭen estis kreita en 2018 kun slogano «Nia revo kiam realiĝos: unu infano, unu arbo». Tio estas, ke la infana grupo prizorgas pri sistema ekologio. Do, por verdigi nian medion, oni devas rearbarigi ĉiufoje, aŭ periode. Tiu grupeto de infanoj havas du celojn: Esperanto-lernado kaj ekologio.
Historio
Nova projekto ekis en 2022 por akiri monhelpon por aĉeti lernomaterialojn kaj skribomaterialojn de bazlernejanoj (georfaj kaj gevundeblaj lernantoj).
La ĉefa celo estas :
La specifaj celoj :
Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Estas cetere kolekto de pluraj rekomendoj kaj helpiloj rilate al komputiloj: Komputeko-pliejo: pliejo.komputeko.net.

www.tejo.org/tejo-sercas-partnerojn-por-novaj-erasmus-projektoj/
En 2022 lanĉiĝas projekto por krei muzikalon en Esperanto, per Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Ĉiuj entuziasmuloj povas aliĝi al la teamo!
Oni serĉas homojn por la skriptverka teamo kaj homojn kun prefere profesia sperto pri reĝisorado, dancinstruado, scenejkreado, aktorado, kantado, dancado. Babilu pri la muzikalo en Telegramo ĉe t.me/projektomuzikalo.
