Filmisto de dokumenta filmo en Esperanto serĉas subtekstigantojn

La profesia filmisto-esperantisto Fabjo Montejro el Brazilo (fabjomontejro{ĉe}hotmail.com) petas (2016-07-26) al esperantistoj aldoni subtekstojn en aliaj lingvoj ol Esperanto, ĉar la filmo Trans la Florida Markolo estas sufiĉe interesa ankaŭ por ne-esperantistoj.

Kompare al multaj unulingvanoj, Esperantistoj estas ĉiuj almenaŭ dulingvanoj kaj iom pli akceptemaj al aliaj landoj, aliaj lingvoj, aliaj kulturoj. Esperanto peras por ni la eblon eniri en multe pli bonan komprenon ol se ni havus nur la hispanan aŭ nur la anglan. Se ni venus ĉi tie nur kun la angla lingvo, ĉiuj homoj devus paroli al ni el sento de masupereco. Se ni venas ĉi tien kun Esperanto, ni parolas egale el lingva vidpunkto, kaj tio helpas al ni senti la egalecon inter ni kiel homoj.  (Duncan Charters, en: Trans la Florida Markolo, jutuba videaĵo, la 26-an de julio 2016).

Jutuba ligilo al la invito fare de la filmisto

Tradukpeto por Unesko

Alvoko de Stefan MacGill

Respondecoj UEA: Landa Agado
Respondecoj ILEI: EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj

Francio daŭre aktivas por ni ĉe Unesko

Mi aldonis la dokumentojn de ILEI al artikolo pri la rilatoj inter Unesko kaj Esperanto de la retejo de Espéranto-Francio: en Esperanto kaj la franca.

https://esperanto-france.org/UNESCO-et-Esperanto

Mi profitas la okazon por peti pliajn tradukojn de la teksto de tiu artikolo, ĉefe en la Unesko-oficialajn lingvojn (en, es, ru, ar, zh).

https://esperanto-france.org/unesko-kaj-esperanto

Helpantoj bonvenas!

kunkantu: Esperanto estas senkondiĉa amo

La rondo Amuze, kiu konsistas el koreaj esperantistaj kantamantoj, faris videon okaze de la 53a Korea Kongreso de Esperanto en 2021. La originala titolo de ĉi tiu korea kanto estas “Sen kondiĉo”. La esperanistoj kantas, konsiderante, ke Esperanto estas “senkondiĉa” amo. La videon reĝisoris Amira CHUN kaj redaktis Suĝin Go. La kanton tradukis kaj subtitoligis CHOE Taesok. Ĝuu la kanton.
Sen kondiĉo
Kara kara Esperant’
kara kara Esperant’ ja estas senkondiĉa am’.
Kakara kara kara kankankan
Se vi min bezonas tuj alvoku min iam ajn mi kuros al vi.
En tago bone en nokto bone iam ajn mi kuros al vi.
Se aliaj homoj vokos min al si, pri tio longe pripensos ja mi.
Se vi do tamen min al vi vokos, mi kuros sen kondiĉ’ al vi.
Al vi nun direktita mia am’ ja estas senkondiĉa am’.
Al vi nun direktita mia am’ estas ja ekspresam’.
Malgraŭ iro al trans Pacifiko, Atlantiko kaj la Hinda ocean’.
Se vi alvokos min, kuros mi al vi, tuj nepre kuros mi al vi.
Kakara kara kara kankankan

Reta Esperanto Arkivo

La asocio Internacia Esperanto-Arkivo celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo.
Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro. Legu pli: iespa.eu.

IEspA ne nur arkivas. Ĝi volas organizi kursojn pri kaj aranĝojn por Esperanto. Ĝi agadas por proklamigi “paroli Esperanton” nemateria heredaĵo en Flandrio kaj kunlabore kun aliaj iam tutmonde.

Legu pli en la faldfolio.
Subtenu: iespa.eu/index.php?ln=&pg=subteno

Zorgado pri Esperanto-bibliotekoj

Roland Rotsaert funkciigas Google-group-forumon “Bibliotekoj”: “Ĉi tiu forumo estas ligilo tra kiu respondeculoj de Esperanto-bibliotekoj kaj aliaj interesitoj povas interŝanĝi informojn, ideojn, ktp.” Jen la ligilo: groups.google.com/g/bibliotekoj
kaj priskribo: “Diskutforumo por esperanto-bibliotekistoj, kreita dum la UK en Kopenhago, 2011. Celo estas plifaciligi la kontaktojn inter Esperanto-bibliotekoj kaj -arĥivoj. Unua projekto estis dissendo de demandaro al la konataj E-biblioteko kaj, surbaze de la respondoj, kreo de eta datumbazo.”

eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-bibliotekoj

Vikipedio: Kunlaboraĵo de la semajno

https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kunlaboraĵo_de_la_semajno

En ĉiu semajno estu elektata Kunlaboraĵo de la semajno. Tio estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.