Vikipedio: Kunlaboraĵo de la semajno

https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kunlaboraĵo_de_la_semajno

En ĉiu semajno estu elektata Kunlaboraĵo de la semajno. Tio estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto

Betty Chatterjee havas anonceton ĉi tie kaj plu invitas partopreni en la kampanjo arigi Esperantistojn kiel pruntedonantoj per anonceto en Facebook:
“Alvoko NUR al tiuj, kiuj estas aŭ volus esti KONTRIBUANTOJ al la mikrokredita organizo KIVA.
Ni estas 65 esperantistaj pruntodonantoj kaj membroj de la la teamo Esperanto ĉe KIVA. Ĉu ni helpas esperantistajn pruntoprenantojn? La mallonga kaj honesta respondo estas NE. Ni apogas personojn, kiuj havas apogindajn projektojn. Ni mem ne elektas la kandidatojn, KIVA tion faras.
Do, se vi estas kontribuanto kaj vi pretas apogi nian teamon, jen nia ligilo: https://www.kiva.org/invitedto/esperanto/by/betty4078.
Kio estas la avantaĝo por Esperanto? Jen reklamilo modesta por nia lingvo:
photos.app.goo.gl/yiHSrPZA7TiAUfoj8.”

Espermensa

Saluton, mi estas dumviva membro de UEA kaj membro en Mensa. Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion “Espermenso” (neregistara organizaĵo por homoj kun diversaj altfunkciaj cerboj) kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa.  Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon “Espermenso”. Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj. Kaj mi ĝojas konstati ke tio revigligas la lernadon de Esperanto ĉe pluraj Mensa-anoj.
Klaku: https://www.facebook.com/groups/743585999792126 
Bonvolu diskonigi al viaj geamikoj membroj de UEA kaj de Mensa, dankon. 
Amuzike,
Fransoazo
P. S. Trovu pliajn ligilojn en eo.wikipedia.org/wiki/Mensa

Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo”

Mireille Grosjean alvokas kontribui al la disvastigo de ‘Leciono pri Esperanto’ en via lingvo. Nur 14 paĝoj.

www.ilei.info => agadoj => projektoj; tie estas ĉio pri “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo” en la lingvoj Esperanto, franca kaj angla.
Kompleta materialo por prezento de Esperanto fare de iu persono, ne nepre esperantisto.
Dankon por rigardi, esplori, legi, konvinkiĝi kaj agi.
Elkore
Mireille Grosjean