Propono krei interretan distancan “Esperantan Universitaton”

Adam ENG (Malajzio) proponis depost pluraj jaroj lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Intertempe li kabeis post konstato ke ŝajne neniu progreso okazis intertempe.

Pri kio temas? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. Tiu Esperanta Universitato estus distanca universitato. La studentoj ne iru al ĉambroj de fizika universitato.

La sola duondistanca universitata kurso en Esperanto, tiu pri Interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickeiwicz (intertempe ankaŭ tiu ne plu okazas ekde 2025), kvankam ĝi traktas krom ĝeneralan lingvistikon ankaŭ ĉiujn flankojn de Esperanto, tamen pruvas ke eblas ĉiujare sukcese altiri studentojn el multaj landoj tra la tuta mondo. Tion montris ankaŭ la granda sukceso de reta KAEST en 2020 danke al la kronvirusa pandemio.

Kiam Esperantujo povos havi “Esperantan Universitaton” pere de distanca instruado?

Pro la kronvirusa epidemio, multaj loĝantoj en Malajzio ne povis iri al universitato pro manko de mono. Multaj maljunuloj nur pensas pri Esperanto en iuj fizikaj universitatoj, sed ne pri vera “Esperanta Universitato”… Kiel uzi Esperanton por universitataj kursoj post lernado de Esperanto ? Ĉu iuj faris jam esploron kial Esperanto-lernantoj en Hungario malkreskis?

“Esperantistoj tro ofte pensas agadi en Eŭropo, sed ne en aliaj landoj por lanĉi Esperantan Universitaton.

Adam ENG ne povis kompreni kial la asocia retejo de UEA uzis tiom grandegan sumon. Laŭ li, la servilo por Esperanta distanca universitato povus troviĝi ekzemple en Kamboĝo aŭ Laoso, kie kostoj estas pli malaltaj. Se la servilo estus en Loaso, pli da loĝantoj tie eble ekkonos Esperanton. La salaroj de la laboroj tie ankaŭ estas multe pli malaltaj. Bonvolu analizi la kostojn antaŭ aĉeti la spacon. Blogspot kaj WordPress ankaŭ havas bonan servilojn. Global Voices uzas la servilon de WordPress. Ni devus subteni WordPress ĉar ĝi subtenas Esperanton”. Certe, multaj esperantistoj estas profesoroj en diversaj landoj. Ili scias kiom da kostoj la universitatoj faras. Ne forgesu, ke la Esperanta Universitato estus distanca universitato. La studentoj ne iras al ĉambroj de fizika universitato.
Vi povas vidi ekzemple la koston de la Universitato de Londono. distanca fako => Distance learning | University of London.

Se la studentoj estus 100 estus jam bona rezulto. Multaj kolegioj komencas kun 20 studentoj. Mi atendas por la bona anonco. 

Adam ENG jam donis multajn informojn en Facebook-grupo (ne plu aktiva post kabeiĝo de Adam).

Por detalaj informoj vi konsultu la jenajn retejojn kiujn li tiucele kreis:

  1. Materialoj por revivigi Esperantan Universitaton
  2. Unua parto: pri la procezo por registrigi la distancan universitaton aŭ retan universitaton en Esperanto.
  3. Dua parto: pri la administrado kaj merkatado.
  4. Tria parto: pri instruado kaj memstuado (kun 2 filmetoj)
  5. Kvara parto: pri manieroj merkatigi la enretan/ distancan Esperantan Universitaton.

Jen tri ekzemploj de MOOC-kursoj [eo.wikipedia] kiuj povus esti interesaj al Esperanto-parolantoj. La unua estas de WHO-Online kaj rilatis al KOVIM, la dua al turismo, la tria al Vikipedio.

MOOC-kurso de WHO-Online pri KOVIM-19: Ĉi tiu kurso tute en Esperanto ne plu haveblas post nova retejo en 2025. Ĝi donis ĝeneralan enkondukon pri KOVIM-19 kaj novaperantaj spirvirusoj. La kurso celas unuloke profesiulojn pri publika sano, homojn kiuj laboras por Unuiĝintaj Nacioj, internaciaj organizaĵoj, NRO-j aŭ iu ajn persono kiu interesiĝas pri la temo

La dua estas svisa MOOC-kurso pri eTurismo kaj interreta komunikado kaj inter alie pri la uzo de pliigita realeco (AR) por muzeoj kaj aliaj turismejoj. «Ĉi tiu MOOC estas alirebla en la kategorio «Malferma arkivo», sen superrigardo / helpo.
Neniuj novaj pagitaj ekzamenoj kaj senpagaj atestiloj nun estas planataj. Ĉiuj datumoj / informoj estis aktualigitaj en 2016».

https://mooc.usi.ch/courses/course-v1:USI+eTourism01+2018_SP/about

La dua estas MOOC-kurso pri VIKIPEDIO el Francio kiun vi povas nun (2020) senpage konsulti por lerni kiel verki por Vikipedio, almenaŭ se vi ankaŭ komprenas la francan. Io simila ne ekzistas en Esperanto. Sekvu la ĉi suban ligilon al la kurso  fr.wikipedia.org

Komentoj kaj proponoj bonvenaj precipe se vi estas/estis universitata profesoro aŭ lekciisto.

Artista datumbanko artista.ikso.net en serĉo de komputosciencisto

Ĝis nun (dec. 2020) ankoraŭ ne eblis aktualigi la datumbankon (nova retejo ktp) pri viva Esperanto-kulturo kaj arto, pro manko de homfortoj kaj teknika kapablo por mastrumi kaj disvolvi la artistan datumbankon en nova aktuala sistemo (libervole kaj volontule ĉar mankas buĝeto).

Retejo: artista.ikso.net

BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj.

La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon.

bemi.tejo.orgwww.facebook.com/groups/29591771007/Youtube-kanalo

Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj.
Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso.
Nuna adreso: www.youtube.com/channel/UCprG_eWqnyIqmBVEFAqHscw
aŭ provizore: mallonge.net/BEMIfilmoj

Afiŝoj uzeblaj en informado pri Esperanto

Henri Masson (Francio) pretigis afiŝo-serion (almenaŭ 50 bildoj) facile dissendebla kaj disvastigebla en la sociaj retejoj. Eblas uzi ilin unuope aŭ plurope. Temas pri faktoj el la historio de Esperanto, eventoj, famuloj kiuj parolis aŭ subtenis ĝin, aplikaĵoj, ktp :

http://www.ipernity.com/doc/32119/album/1257492

Tio estas farebla ĉie kie estas aktivulo, grupo, asocio. Eblus fari milojn ĝis la 15-a de decembro (Tago de la Esperanto-kulturo kaj ZamTago). Li ĝis nun enretigis ĉ. 50 afiŝojn, sed prilaboros pliajn kaj aldonos ligilojn.

#Esperanto

Eblas fari alilingvajn adaptaĵojn aŭ tradukojn laŭ tiu skemo:

“Internacia lingva komunikado” en pluraj lingvoj, depende de la lando kie oni vivas kaj de la lando(j) kiu(j)n oni celas
Prezento de fakto(j) pri Esperanto aŭ Esperanto-organizaĵo(j)
Linio kun la nomoj: Wikipedia: Esperanto – Duolingo – E@I – Lernu – Edukado – ILEI (sube)
La proporcioj pri 2 kaj 3 varias laŭ la lingvoj uzataj internacie (ankaŭ najbaraj) kaj nacie.
La restanta pli granda spaco antaŭ la lasta linio estas libere uzebla por atentokapta informo, fakto, prezento de asocio aŭ agado (ZamTago !), ktp.

Henri Masson (sur Ipernity) kreis ŝablonon de afiŝo libere adaptebla per la libera senpaga programo LibreOffice por la bezonoj de traduko al via lingvo. Ĝi konsistas el teksto-blokoj alĝustigeblaj. Eblas ŝanĝi la kolorojn de litertipoj, de la fono, aldoni ilustraĵojn, ktp.

Ĉu Esperantistoj volas kapti oportunon ĉe multlingva informejo pri la naturmedio?

MONGABAY estas neprofitcela novaĵservo pri konservado kaj medioscienco kun monata legantaro de pli ol 10 milionoj da homoj. Ĝi havas du sekciojn, pagan kaj volontulan.

Centoj da volontulaj tradukistoj helpas en la misio provizi altkvalitajn novaĵojn kaj informojn al homoj tra la mondo. Ĉi tiu retejo de sindonemaj volontuloj pligrandigas la efikon de la laboro por Mongabay.

Mongabay tradukas novaĵojn jam al 12 lingvoj, sed ne al Esperanto. Ĵus aldoniĝis ekspansion al la hinda lingvo, la plej parolata lingvo de Barato. pliigante konscion pri mediaj problemoj en lando, kiu troviĝas inter la plej diversaj en la mondo kaj biologie kaj kulture.

Ĉu Esperantistoj volas kapti tiun oportunon?

Se vi ŝatus pli da informoj pri volontula tradukado por Mongabay, bonvolu viziti ĝian paĝon “Tradukistoj por Progreso” por vidi “ĉu Mongabay bezonas helpon en via specifa lingva areo”. Esperanto kompreneble ne montriĝos sur tiu mapo…, sed eble jes ja se iuj esplorus ĉe Mongabay kaj pretas traduki por ĝi….

Retejo de MONGABAY (franca*, sed kun ligiloj al aliaj lingvoj): fr.mongabay.com/ 


*) Rimarko de FraLi: Origine en la angla: mongabay.com

en.wikipedia.org/wiki/Mongabay

Informilo por Interlingvistoj

Esperanto-studoj, sciencaj esploroj pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj, kunvenoj pri ĉi tiuj temoj, bibliografiaj indikoj pri aperintaj libroj aŭ artikoloj de vi aŭ de viaj konatoj en kiu ajn lingvo estas tre bonvenaj ĉe la redaktanto de la Informilo por Interlingvistoj*, Angela Tellier, angela.tellier{ĉe}esperantic.org. Ĝi estis iniciatita de la karmemora Detlev Blanke kaj servas nian komunumon de multaj jardekoj.

*) IpI (Informilo por Interlingvistoj) estas publikaĵo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF), por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la novaĵoj en la kampo de interlingvistiko. La publikaĵo estas havebla en Esperanto kaj en la angla. Por sendi materialojn kaj aliĝi al la dissendolisto, skribu al ipi{ĉe}esperantic.org.

www.esperantic.org/eo/publikajoj/

Gvidi revon al kunfarado

Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion en ne tro konata retejo. FraLi dum pli ol 10 jaroj penas publikigi projektojn pri kunfarado kun magra eĥo. Evidente necesas ke pli da homoj provu propagandi por la Esperanta Kunfarejo.

Kompareblan revon havas Ĵajro. Li revas pri komerca Esperanto-kafejo. Bedaŭrinde li eĉ ne sendas koncizan tekston por klarigi al legantoj, pri kiu kunfara projekto li revas.

“Pro tio mi ŝatus scii kiel bone prezenti mian ideon.”

Bona komenco! Do, Ĵajro, ne revu ke la mono por la planita kafejo venas “aŭtomate”. Serĉu unue kunfaremulojn, kiuj helpas al vi formuli tekston por apero en la Esperanta Kunfarejo! Ĉu aperu filmeto pri estonta komerca Esperanto-kafejo? Do, serĉu kontakton al homoj, kiuj jam faris filmeton! Ili estas senpere atingeblaj – por tio ne taŭgas anonceto en la Esperanta Kunfarejo.

Do, karaj legantoj, se vi havas ideon kiel helpi al Ĵajro, skribu al li. Lia retleteradreso estas jairoad{ĉe}gmail.com. · www.miavivo.net/profilo/jxajroad