Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo. Ĝis! Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento ghellias{ĉe}gmail.com Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj. Krome mi pretas sugesti itinerojn en …

Ĉu ‘okulvitroj’ estas taŭga vorto?

Frank: La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: Zamenhof enmetis plurajn naciajn neregulaĵojn. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino? Genie estis preni la germanan vorton Prinzessin en la signifo edzino de …

Mi donos mian opinion pri la kvalito de via teksto

Ferdinand: Al mi plaĉas helpi esperantistojn (ĉu nov-bakitajn, ĉu spertajn) esprimi sin bone en nia amata lingvo. Plue, gravas ke Esperanto, kiam ĝi estas publike skribata, estu prezentata plejeble bone. Se vi havas dubon pri la ĝusteco de io de vi skribita, skribata, aŭ skribota, sendu al mi la koncernan tekston; kaj mi respondos donante …

Esperanto-Numismatika Asocio

Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko” en la historio de Esperanto. Bert Boon (eo.wikipedia.org/wiki/Bert_Boon) estas la kontaktpersono de interesitoj. Vi trovos nin ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66. Se vi deziras pliajn informojn, …

KIVA

Betty: Esperantistoj volas konvinki al aliaj, ke Esperanto signifas amon, pacon, kunsentadon kaj aliajn bonajn ecojn. Kiel sukcesus al ni tion fari? Ekzemple per bonfaranta kunlaborado. Ĉu vi scias, ke ekzistas Esperanto-grupo ĉe la mikro-kredita asocio KIVA? www.kiva.org/team/esperanto/members Kio estas Kiva? Kiva estas senprofita organizo virtuala, kiu estis fondita en la jaro 2005. La celo …