Global Recordings petas tradukon en Esperanto.

GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan videon en multegaj lingvoj sed NE en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estu ankaŭ Esperanto, sed tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Temas pri video kun biblia teksto. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia …

Vakcino kontraŭ falsaj novaĵoj: partoprenu en esploro

Herman skribis “Informcele – Por laŭeble vaste diskonigi kaj pli grave partopreni en la ludo. Jen partoj de la aldonita artikolo. Antaŭdankon.” Dubo, malfido, polusigo. La socio suferas de miskomunikado kaj miskompreno. Unu el niaj celoj kiel esperantistoj estas malpolusigo kaj plibonigo de komunikado. Sed kiam homoj, esperantistoj eĉ, komencas diri ke aliaj homoj komunikas …

Tutmonda Esperanto-adresaro

La agadoj de “Esperanto Internacia”, la informado pri Esperanto kaj la instruado ankaŭ bezonas helpemajn manojn! Kunagu kaj helpu al “Esperanto Internacia” kaj ĝenerale al la Esperanto-movado. Vi povas kontribui per plej diversaj laboroj. Kelkaj nur kostos al vi kelkajn minutojn. Kompreneble ankaŭ eblas helpi ĉe pli longdaŭraj projektoj kaj agadoj. Ni nur mencias kelkajn: …

Ni rigardu la mondon alimaniere

Herman: Dominique C., Esperanto-parolanto, regule faras liston de artikoloj tradukitaj en la francan sur Médiapart, franca novaĵinformejo, sed li bedaŭras ke li ne trovis kunlaborantojn. Dividi informojn inter Francoj kaj parolantoj de esperanto el ĉie, tio estas la celo de tiu-ĉi eldono, kiu proponos dulingvajn artikolojn. Francoj proponu tradukojn de artikoloj publikigitaj en la franca, …