Interesaj aktivaĵoj en kiuj esperantistoj kaj Esperanto-asocioj ankaŭ povas partopreni kaj engaĝiĝi estas la Monda Tago de Akvo (22-a de Marto) kaj la Monda Tago de Necesujo (19-a de Novembro), kies celoj estas videbligi la gravecon de tiuj temoj. Libro de pli ol 100 paĝoj estas senpage alirebla (PDF).
Estis kreita la Irana Kursaro ‘Tibor Sekelj’, kiu celas okazigi per retaj kunvenoj kursojn pri Esperanto ĉefe en la lingvoj de Meza Oriento kaj de Azio. La kursoj estos poste disponigataj en YouTube.
Irana Esperanto-Asocio metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Se vi kapablas gvidi kurson pri Esperanto en unu el tiuj aziaj aŭ mezorientaj lingvoj, bonvolu skribi al unu el la suba retadresoj.
Post unua sukcesa provo pri kurso de Esperanto en la taja sekvis aliaj kursoj, kiuj estas registritaj kaj rigardeblaj ankaŭ poste en https://www.espero.ir/eo/kursaro/.
Krom en la taja lingvo, estis jam kursoj en la svahila, la araba, la kurda, la vjetnama, la indonezia kaj oni povas antaŭvidaj jam kursojn ankaŭ en la urdua lingvo.
Se vi volas realigi kurson pri Esperanto en via lingvo, skribu al <kursaro.sekelj{ĉe}gmail.com> aŭ al <landa.agado{ĉe}esperanto.org>.
Ni, kiuj en Hungario zorgas pri la heredaĵoj de János Rózsás, ŝatus havi tradukojn en pliaj lingvoj de lia teksto (maks. 3 paĝoj en formato A4), en kiu temas pri lia 21-a naskiĝtago en GULAG, tiu kruela loko en kiu li travivis grandajn suferojn kune kun milionoj da homoj.
TRADUKPETO: Ĉu vi pretas traduki al via regata lingvo ĉi tiun tekston? Mi jam havas tradukojn en 10 lingvoj, do bonvolu indiki la tradukotan lingvon. Dankon. Se vi jesos, mi sendos al vi la tekston; bonvolu mendi per mia retpoŝtadreso nktibszab{ĉe}outlook.hu. Dankon pro via bonintenco. Salutojn el Hungario, Tibor J. Szabadi
Greziljono estas parko de 18 hektaroj kun arbaro, herbejo, legomejo, lageto, 3 riveretoj – kun kastelo, 2 kromdomoj kaj et 7 aliaj kostruaĵetoj. 60 dormlokoj en 25 ĉambroj plej diversaj situas en 2 etaĝoj. Eblas tendumi aŭ dormi en aŭto sur la herbejoj. 3 manĝoj tage, viande aŭ vegetare, en 2 manĝosalonoj aŭ ekstere sur ĝardenaj tabloj Esperanto-kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, vi povas kontribui.
estas la organizo por esperantistoj kiuj profesie rilatas al juro. Legu pli en Vikipedio. En la hejmpaĝo oni invitas al tradukado de “kelkcenton da juraj vortoj el Esperanto en vian nacian lingvon”.
Instigo-Liberapay subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto kaj aliaj satelitaj agadoj. Temas pri jenaj projektoj: Eventa Servo (www.eventaservo.org), Komputeko (www.komputeko.net), Tradukado de Telegram (www.telegramo.org) kaj WordPress (www.wordpress.com) al Esperanto, Vikipedio, Vikidatumoj kaj aliaj vikimediaj retejoj (https://eo.wikipedia.org) kaj aliaj. Oni petas ripetiĝantajn pagojn de mono.
Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info