Volontuloj kaj specialistoj serĉataj

Ĉu vi eble estonte kunkonstruos aŭ dum kelksemajna resp. kelkmonta restado?  
Ĉu vi kapablas okupiĝi pri interkulturaj projektoj?
Ĉu vi povus helpi kiel asistanto aŭ sekretario?
Ĉu vi povas labori por serĉado de subvenciantoj, financado?
Ĉu vi kapablas gvidi kaj prizorgi arkivon?
Ĉu vi kapablas gvidi elstaran Esperanto-bibliotekon?

Bonvolu sendi vian proponon al Interkultura Centro Herzberg.

Esperanto-urbo.de

Peto pri entreprena apliko de Esperanto por varbaj varoj

Ĉi tiu dokumento enhavas detalan prezenton de algoritmo pri realigo de la baza varianto de komerca aplikado de Esperanto kiel intelekta ludo. Ĝenerala priskribo de la koncepto pri tiaspeca aplikado troveblas en prezentaĵo “Komerca informa produkto”.

ENSEMBLO “BLANKA ORO” KIEL KANDIDATO POR PRODUKTI KANTOJN”
Rusia ensemblo “Blanka oro” okupiĝas pri plenumado de rusaj folkloraj kantoj; ĉi tie vi povas legi pri ĝi detale kaj trovi specimenojn de ĝia muzika kreado. Ĝiaj partoprenantinoj estas malfermitaj al interesaj proponoj kaj kunlaboro, do se estos konkreta kaj bazita propono pri laboro sur tereno de Esperantaj kantoj, ĝi plej verŝajne estos akceptita pozitive, kvankam ili ankoraŭ havas neniun sperton pri ĉi tiu lingvo. Tamen, simpleco de la Esperanta fonetiko ebligas al homo kun kantista sperto ekregi ĝin senprobleme. Ĉi tiu ensemblo aspektas ege avantaĝa kandidato por produkti varbvarajn kantojn por ekster-rusia merkato. Ĉarmo kaj kantista talento de ĝiaj partoprenantinoj faras ilin bonega vizaĝo de ajna reklama kampanjo. Krome, ili povas registri kantojn sen muzika akompano, uzante jam pretajn melodiojn de folkloraj kantoj el sia repertuaro. Tio ebligos ŝpari resursojn por komponisto kaj muzikistoj.
Do, se troviĝos kompanio, kiun interesos realigo de tia produkto, oni povos organizi produktadon de ĝi rapide kaj akomodeble al konkretaj cirkonstancoj. Kiel jam estis dirite, tio ne postulos antaŭajn financajn investojn. Ĉio ĉi tio faras la proponitan koncepton de varbaj varoj atentinda varianto por entreprenado.

https://drive.google.com/file/d/1rn9r5N3StKhIGksAwsl-z3xCWn6OUJDp/vieww

Global Recordings petas tradukon al Esperanto.

GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan filmeton kun biblia teksto en multegaj lingvoj sed NE ankoraŭ en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estos ankaŭ filmeto en Esperanto.  Tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia ne-esperantista multlingva retejo. Bonvolu diskonigi inter interesatoj.
Kiu ĉi tie volas gvidi kaj tiri la iniciaton? Sekvu la suban ligilon por havi la tradukotan tekston en la angla, sed ankaŭ alilingve: globalrecordings.net/en/script/586
Ekzemplo de la videaĵo (en la angla):
www.youtube.com/watch?v=RbhdVnsMigA