Militoj okazas ĉie en la mondo, depost du jaroj ankaŭ en Eŭropo, kie mi vivas. Al Germanio lastatempe fuĝis pluraj homoj el Ukrainio, inter alie vjetnama familio, kies integriĝon mi provas subteni.
El Afriko atingis min jena helpopeto:
“Kara amiko, Frank.
Saluton.
Sekve de ekscesa terura situacio kiun OrientKonganoj travivas plurajn jardekojn, mi decidis fuĝi al Goma, iom sekura urbo.
Por komforta enloĝiĝo, mi bezonas terpecon kun domo. Mi ŝatus venigi mian familion ĉi-urben.
Mi petas vian subtenon, kaj laŭeble diskonigi la ligilon al viaj amikoj:
https://www.cotizup.com/por-transloki-familion-joel
Vi povas subteni ankaŭ per mia UEA-konto: jmhr-a.
La milito vere aĉas: https://www.youtube.com/watch?v=A6vRzbtJDrk
Tre kore, Joel Muhire.”