Estas multaj universitatoj en la mondo, en kiuj okazas Esperanto: Esperanto en universitatoj. · eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_universitatoj · www.universitato.info
Estas ankaŭ vigla laborgrupo pri la temo en groups.io.
kune fari por kunfaremuloj
Estas multaj universitatoj en la mondo, en kiuj okazas Esperanto: Esperanto en universitatoj. · eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_universitatoj · www.universitato.info
Estas ankaŭ vigla laborgrupo pri la temo en groups.io.
Ankaŭ en afrika universitato:
https://youtu.be/Vv_doqUt_nU?feature=shared
Saluton.
Ĉu oni havas ankaŭ rekomendojn aŭ projektojn kiuj ekas el studenta vidpunkto?
Miascie, plej serioza diskutado temas kutime pri fakultatoj kie oni konsideras instrui Esperanton, pro interlingvistika (faka) interesiĝo, do el ‘profesora’ aŭ instrua vidpunkto.
Tamen en Bruselo ekzemple de antaŭ unu jaro ekzistas kelkaj junuloj kiuj emis krei ‘studentklubon’, malferman al ajnaj studentoj (eĉ de pluraj universitatoj: precipe la ‘historie gefrataj’ Liberaj Universitatoj de Bruselo, unu franclingva (ULB) kaj unu nederlandlingva (VUB, en kiu studas mi)).
Mi do demandas min ĉu iliaj defioj pri allogo de novaj membroj, kaj pri rekonigo de sia iniciato ĝis efektiva statuto de studentklubo, efike tuŝus al la laboro de ĉi tiu interesgrupo?
Antaŭdankon pro respondo,
Delfeno (Pjotr De Mulder)