Lingve revizii novan libron en Esperanto

Antaŭ kelkaj monatoj mi publikigis libron en mia denaska lingvo, la itala; poste mi tradukis ĝin al la angla kaj la hispana. Mi decidis traduki ĝin ankaŭ al Esperanto, ĉar mi identiĝas kun multaj el la idealoj de la esperanta movado. Tamen, mi ne tre bone parolas Esperanton, kaj bedaŭrinde mi ne povas permesi al …

Enketo EUROJOS: nacio

Mi petas vin plenigi la enketilon, kiu servas komparajn analizojn kadre de la internacia projekto EUROJOS-2 pri konceptoj gravaj por la nuntempa mondo kiel LIBERECO, HEJMO, EGALECO ktp. Grave estas, ke ĝis nun la projekto enhavis nur naciajn lingvojn. Ekde nun ankaŭ Esperanto havas sian ŝancon esti esplorita kaj priskribita same kiel iu ajn alia lingvo. …

Krei Snapchat-lensojn por prognozi akvonivelojn

Andreas invitas al kunlaboro por evoluigi Snapchat-lensojn, kiuj prognozas akvonivelojn por difinitaj lokoj. Jam ekzistas ekzempla projekto. Ĝia programara pakaĵo estas havebla en GitHub-deponejo* kreita per la komputila programo Lens Studio kaj ties rimedo “Github Connect”. La ideo estas simpla kaj utila: La lenso montras prognozitajn akvonivelojn (ekzemple por loko Rechtenfleth) por dato elektebla fare …

Peticio: Vaalserberg -> Monto Zamenhof

La argumentado por la peticio en Change.org estas en la angla lingvo. Temas pri atentigo pri la iama Amikejo – Neutral-Moresnet. Ne maltrafu la Facebook-grupon. La Vaalsberg, kun alteco de 322 metroj, estas la plej alta punkto de Nederlando. Ĝi ne estas nur geografia elemento, sed ankaŭ simbolo de unueco, ĉar ĝi troviĝas ĉe la …

Spertraportoj pri voĉklavar-apo FUTO Voice Input petataj

Andreas: La voĉklavar-apo FUTO Voice Input baziĝas sur la parolrekonsistemo Whisper de OpenAI. La apo kaj Whisper estas nek specife trejnitaj nek specife agordeblaj por Esperanto. Mi petas vin pri elprovado de la apo, por trovi tiun aron de agordoj, per kiu la plej bona kvalito de transskribo por Esperanto estas atingebla (eĉ se la …