Invitu al aktivado por diskonigi Esperanton

Andreas: Lastatempe aperis en retforumoj diversaj ideoj por diskonigi Esperanton,ekz. Esperantigi retejon de politika partio, verdigi la Snapmapon, afiŝiŝildon “ESPERANTO PAROLATA” kaj subteni proponojn enkonduki Esperanto-kursojnĉe Babbel. Mi kompilis tiajn ideojn en Github-gisto. Al ĝi vi povas aldoniinvitojn por diskonigi Esperanton, eĉ sen registriĝo ĉe Github, nomeper la retformularo menciita en listero n-ro 1 enhttps://gist.github.com/AndreasKueck/2b4c50377ac94ac484705a5baecdc15e

Helpu al Polyglot Gathering (plurlingvula kunveno) aldoni subtekstojn en Esperanto.

Ĉu vi ŝatus volontuli kaj helpi nin krei subtekstojn (eo.wikipedia) kaj ‘captions‘* por niaj jutubaj filmetoj (haveblas pli ol 100 videaĵoj!) kaj tiele ankaŭ farigi la filmetojn pli alireblaj kaj inkluzivaj? Polyglot Gathering publikigas la prelegojn pri la plurlingvaj kunvenoj en jutuba kanalo. Ni ŝatus plibonigi la alireblon de la filmetoj permesante al la surdaj, malbone aŭdantaj spektantoj aŭ …

Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!

zizeloj.org La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke …