13-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavojKursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj1-a ĝis 30-a de Oktobro 2024 en Greziljono gresillon.org/aŭtune 2024
Kategoriaj arkivoj:invitoj
Kunlabora tabulludo
Karaj amikoj! Mi esperas, ke ĉi tiu mesaĝo trovas vin bone. Mi volus inviti vin malkovri miajn projektojn, “Suno de Espero, Luno de Inspiro“ (SELI) kaj “Fluo de Harmonio”, kiuj celas transdoni antikvajn saĝojn tra kreado de kunlabora tabulludo. Ĉi tiuj projektoj estas dizajnitaj por inspiri kaj kunigi homojn. Via intereso kaj partopreno estus granda …
Ekkonu kaj diskonigu aferojn per remiksitaj fotoj kaj videaĵoj
Andreas: Per apo Snapchat uzanto povas remiksi fotojn kaj videaĵojn de aliaj uzantoj kaj kadre de tia remiksado interalie aldoni klarigan tekston en Esperanto. Ekzemplo: Videaĵon, kiu montras vadmigradon, mi remiksis tiel, ke ĝi entenas la klarigon “Jen vadmigrado”, vidu: mallonge.net/vad. Mi afiŝis la remiksaĵon en mia “kunhavigata rakonto” nome “rakonto1”. Tial ĝiaj membroj (aktuale: …
Daŭrigi legadon “Ekkonu kaj diskonigu aferojn per remiksitaj fotoj kaj videaĵoj”
Fonetika grupo
Por plibonigi sian prononcadon kaj alpreni pli neŭtralan akĉenton. Homoj komentas unuj la aliajn. Telegram-grupo: t.me/fonetiko
KEF revenos
La Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazis sen regula kadenco en Nordia lando. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn kaj literaturajn.eo.wikipedia.org/wiki/Kultura_Esperanto-Festivalo
BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn
La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: …
World BEYOND War
World BEYOND War estas tutmonda neperforta movado por fini militon kaj establi justan kaj daŭrigeblan pacon. Kiuj Ni Estas
Esperanta Retradio
Ankaŭ kunlaboro kaj sonkontribuoj de aŭskultantoj estas bonvenaj. Esperanta Retradio
Esperanto-Numismatika Asocio
Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko” en la historio de Esperanto. Bert Boon (eo.wikipedia.org/wiki/Bert_Boon) estas la kontaktpersono de interesitoj. Vi trovos nin ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66. Se vi deziras pliajn informojn, …