eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_kunfarejo
Por respondi al kunfarproponoj vi kontaktu laŭ la unuopaj anoncetoj!
Retleteradreso se vi deziras anonceton por via afero: info@kunfarejo.org
Se vi serĉas korespondamikojn: eo.wikipedia.org/wiki/Koresponda_Servo_Mondskala
En ĉi tiu retejo vi trovos ekzemplojn per kiuj esperantistoj proponas komune kreive kaj kulture agadi. Sekvu iliajn proponojn, lasu vin inspiri. Se vi deziras inviti aliajn esperantistojn kunfari pri via projekto, vi povas havi anonceton por tio de Frank Merla. Plej bone estus, se vi mem enmetus vian projekton; Frank volonte donos al vi skribrajton. Se bezone, li faros anonceton por vi. Ceteraj kunfarantoj: Françoise, Hermano, Jannick, Renato kaj Yanpetro.
Se vi preferas sekvi la novajn anoncetojn ne per RSS, vi povas partopreni en la Telegram-grupo t.me/kunfarejo. Momente envenas fuŝabonantoj por RSS kiujn mi forigas. Se mi erare forigas vian abonon bonvolu kontakti min por ke mi ne forigu vian abonon.
Por pli vasta konigado pluraj anoncetoj aperas en Mia Vivo, LinkedIn, Twitter, Facebook kaj Medium. Vi kore estas invitita al groups.io/g/frali.
Kion fari, se iu petas vin pri kunfarado? Kunfaru aŭ ne. Ĉiuokaze informu la petinton pri la ebloj en la Esperanta Kunfarejo!
Mi opinias, ke homoj kiel Frank Merla estas nemalhaveblaj perantoj inter aktivuloj kaj la mondvasta familio de gesamideanoj. Tiel multaj el ili povas malkovri la rezultojn de vere aktivaj asocioj kiel Esperanto-Numismatiko Asocio! Dankon, Frank!
Mi dankas al Frank, pro lia utila kunhelpo al ĉies projektoj per la provizado de nia retejo.
Dankon kara Frank pro via bona laboro en Esperantujo. Gratulinda!!!!
Gratulojn pro la nova aranĝo!
Koran dankon!
Mi ĝojas, ke finfine vi ekuzis facile memoreblan retejon adreson! Gratulon pro via instiga agado.
BONEGE!
Gratulon por tiu fama iniciativo !