La celo de Rotario estas promocii la valoron de solidara helpo, motoro kaj progresiga idealo por pli justaj homaj kondiĉoj. rotaryclubdeesperantobrasil.org/
Kategoriaj arkivoj:helpo ofertata
Edukado@Interreto
E@I estas internacia junulara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la tuta mondo realigante edukajn projektojn kaj subtenante interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj retaj teknologioj. ikso.net
Esperanto Language Stack Exchange
eo.wikipedia.org/wiki/Stack_Exchange: “Stack Exchange estas reto de retejoj, kie homoj povas starigi demandojn kaj respondi al demandoj pri diversaj temoj. Stack Exchange estas subdividita en diversaj retejoj.” esperanto.stackexchange.com
Per Snapchat informi pri Esperanto
Preskaŭ duono de la studentoj de universitata profesoro utiligas la socian retejon Snapchat. Kiel ankaŭ per ĝi oni povas informi pri Esperanto, tion proponas jena blogero de Andreas:medium.com/westphoenizier/per-snapchat-informi-pri-esperanto-11f84abe49c5.
Komputeko-pliejo
Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Estas cetere kolekto de pluraj rekomendoj kaj helpiloj rilate al komputiloj: Komputeko-pliejo: pliejo.komputeko.net.
Volontulado kun BEA
Bunta Esperanto Asocio enhavas aron da junuloj, kiuj deziras kunlabori kun asocioj kiel volontuloj. Legu pli ĉe epale.ec.europa.eu (Esperanto-teksto sube en la paĝo).
Lingva Konsultejo
La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Lingva Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.
La araba lingvo por esperantistoj
Anjŭar lanĉas instruadon de la araba por esperantistoj, per JuTubo.
BEK-Kurso, materialo libere alirebla
Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info
Propono de perretaj muzikaj momentoj
Jen listo de distraĵoj, spektakloj kaj koncertoj kiujn mi proponas por Esperanto-aranĝoj kaj retkunvenoj.violonodelamondo.wordpress.com/Organizantoj laŭplaĉe kontaktu min: violonsourire@gmail.comAmuzike, Fransoazo
