kunkantu: Esperanto estas senkondiĉa amo

La rondo Amuze, kiu konsistas el koreaj esperantistaj kantamantoj, faris videon okaze de la 53a Korea Kongreso de Esperanto en 2021. La originala titolo de ĉi tiu korea kanto estas “Sen kondiĉo”. La esperanistoj kantas, konsiderante, ke Esperanto estas “senkondiĉa” amo. La videon reĝisoris Amira CHUN kaj redaktis Suĝin Go. La kanton tradukis kaj subtitoligis …

Espermensa

Saluton, mi estas dumviva membro de UEA kaj membro en Mensa. Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion “Espermenso” (neregistara organizaĵo por homoj kun diversaj altfunkciaj cerboj) kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa.  Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon “Espermenso”. Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj. Kaj …

Ferii en Greziljono

Greziljono estas parko de 18 hektaroj kun arbaro, herbejo, legomejo, lageto, 3 riveretoj – kun kastelo, 2 kromdomoj kaj et 7 aliaj kostruaĵetoj. 60 dormlokoj en 25 ĉambroj plej diversaj situas en 2 etaĝoj. Eblas tendumi aŭ dormi en aŭto sur la herbejoj.3 manĝoj tage, viande aŭ vegetare, en 2 manĝosalonoj aŭ ekstere sur ĝardenaj …

Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo. Ĝis! Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento ghellias{ĉe}gmail.com Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj. Krome mi pretas sugesti itinerojn en …