Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio – ĉu revigligebla?

Henri Masson skribis en Facebook: “Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio. Tiu asocio aperas sur paĝo de la retejo de UEA sed fakte ĝi ne plu funkcias: eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_Esperanto-asocioj#Internacia_Agrikultura_Esperanto-Asocio.La fondinto mortis kaj iam mi mem rilatis kun s-ro Trezoro Huang Yinbao​, kiu estis ĝia ĝenerala sekretario. Pro manko de intereso flanke de la esperantistaro kaj tro peza laboro, li …

BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: …

Gvidi revon al kunfarado

Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion …

Ferii en Greziljono

Greziljono estas parko de 18 hektaroj kun arbaro, herbejo, legomejo, lageto, 3 riveretoj – kun kastelo, 2 kromdomoj kaj et 7 aliaj kostruaĵetoj. 60 dormlokoj en 25 ĉambroj plej diversaj situas en 2 etaĝoj. Eblas tendumi aŭ dormi en aŭto sur la herbejoj.3 manĝoj tage, viande aŭ vegetare, en 2 manĝosalonoj aŭ ekstere sur ĝardenaj …