Spertraportoj pri voĉklavar-apo FUTO Voice Input petataj

Andreas: La voĉklavar-apo FUTO Voice Input baziĝas sur la parolrekonsistemo Whisper de OpenAI. La apo kaj Whisper estas nek specife trejnitaj nek specife agordeblaj por Esperanto. Mi petas vin pri elprovado de la apo, por trovi tiun aron de agordoj, per kiu la plej bona kvalito de transskribo por Esperanto estas atingebla (eĉ se la atingebla kvalito supozeble estas tre malalta). Viajn spertraportojn bonvole sendu retpoŝte al mi (v37s70[@]gmail[.]com) aŭ afiŝu ilin, kiel komentojn, en
https://gist.github.com/AndreasKueck/70d1a4e33843289954114990e71e6ab4. En la menciita retpaĝo vi trovas pliajn informojn pri la apo.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. Voĉklavar-apo, kiu baziĝas ankaŭ sur Whisper de OpenAI kaj funkcias simile, kiel FUTO Voice Input, estas “Dictate”. Interesatoj trovas pli da informoj en la supre menciita retpaĝo (oni serĉu tie laŭ “Dictate”).

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *