Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!

zizeloj.org La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke …

Tubaro

Tubaro estas esperanta retejo por filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj kolektas tiajn filmetojn kaj afiŝas ilin ĉe la ĉefpaĝo. Momente Tubaro subtenas nur YouTube kiel fonton por la filmetoj. eo.wikipedia.org/wiki/Tubaro Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. tubaro.aperu.net/kiel-helpi/

Helpu ĉesigi la militon!

Nadia skribis: Mi nun estas en Moskvo, en Rusujo, sed mi naskiĝis en Ukrainio, kaj mi ofte vizitas Ukrainion, ĉi tiu estas mia patrujo. Miaj patrino kaj frato kaj plej proksimaj amikoj loĝas en la ukraina urbo Ĥarkov. Kaj nun ni havas grandan problemon ĉar bomboj kaj obusoj falas sur pacajn domojn. Miaj ukrainoj telefonas …

t.me

Telegram estas vaste uzata tujmesaĝilo. La ĉefa retejo por Esperantoparolantoj estas telegramo.org. En ĝi estas du listoj: grupoj kaj kanaloj. En mia Esperanto-ligilaro estas parto kiu temas pri “ekhavi amikojn”. Tie estas multaj pliaj ligiloj, kiuj ne estas listigitaj en telegramo.org. Se vi konas pliajn grupojn/kanalojn kiuj aperu en mia listo, bonvolu sendi ilin al …