urĝa helpo por kursoj en julio

Karaj amikoj!

Ni petas vian helpon por trovi lernantojn por nia Esperanto-kursaro de la 6a ĝis 15a de julio (ligilo) en Greziljono

Okazas unika eblo pasigi la KER-ekzamenon (skriba parto) — ĉeeste, fizike, sen komputilo!

Ni helpos al personoj kun modestaj rimedoj. Ni organizas kunveturadon inter partoprenantoj.

Ĉi-sube nia kompleta somera programo de la franca E-centro Greziljono

Bonvolu plusendi al koncernataj amikoj. Eblas aliĝi ĝis la lasta momento.

Kore salutas Veronika kaj Bert el Greziljono

Literatura Foiro

de 1970, fenestro al la esperanta kulturo

Alessio Giordano: Ĉu vi iam aŭdis pri esperanta periodaĵo kiu parolas pri kulturo de preskaŭ 60 jaroj? Literatura Foiro estas pli ol revuo, ĝi estas la konscia elekto plenumi mision, ne kiel pasiva spegulo de la jam ekzistanta esperanta kulturo – sed instrumento per kiu tiun kulturon oni konceptas, konstruas kaj transdonas. Ĉiu numero estas do samtempe dokumento kaj projekto: dokumento pri tio, kio nia komunumo estas hodiaŭ; projekto pri tio, kio ni volas esti morgaŭ. Ĉiu enhavo, ĉiu invitita aŭtoro, ĉiu alfrontita temo portas kun si implican respondon al la demando: Kion signifas aparteni al lingva komunumo libere elektita? Ni volas aŭdi ankaŭ vian respondon. Vizitu la retejon literaturafoiro.com!

La 8-a Usona Bona Film-Festivalo komenciĝis

Esperanto-USA okazigas konkurson pri mallongaj filmoj kun 10 kontantaj premioj kaj nenia kosto por partopreni. 

Jen ligilo al la oficiala retejo de la festivalo: 

Via filmo devas esti malpli ol 4 minutojn longa kaj tute en Esperanto kun almenaŭ 10 unikaj parolataj vortoj kaj videbla ringo, kiu estas la ĉi-foja necesa rekvizito. Ni bonvenigas ĉiun ĝenron. Ĉiuj (krom la estraranoj de Esperanto-USA kaj la ĉi-fojaj festivalaj ĵurianoj kaj iliaj familianoj) rajtas konkursi eĉ se oni ne estas usonano. La limdato por sendi viajn filmojn estas la nokto de la 1-a de oktobro 2026. 

La 1-a premio estas $1200 (USD)

La 2-a premio estas $800 

La 3-a premio estas $600 

La 4-a premio estas $200 

La 5-a premio estas $200 

La 6-a premio estas $200 

La 7-a premio estas $200 

La 8-a premio estas $200 

La 9-a premio estas $200 

La 10-a premio estas $200 

Abonu la jutuban kanalon de Esperanto-USA por spekti la filmojn. https://www.youtube.com/@EsperantoUSA

Krei Snapchat-lensojn por prognozi akvonivelojn

Andreas invitas al kunlaboro por evoluigi Snapchat-lensojn, kiuj prognozas akvonivelojn por difinitaj lokoj. Jam ekzistas ekzempla projekto. Ĝia programara pakaĵo estas havebla en GitHub-deponejo* kreita per la komputila programo Lens Studio kaj ties rimedo “Github Connect”.

La ideo estas simpla kaj utila: La lenso montras prognozitajn akvonivelojn (ekzemple por loko Rechtenfleth) por dato elektebla fare de la lenso-uzanto. Surbaze de la ekzistanta pakaĵo eblas facile krei proprajn versiojn por aliaj lokoj aŭ kun modifitaj funkcioj kaj montroj.

Krom la praktika utilo tiu ĉi projekto estas oportuno, por lerni programadon rilate al pliigita realo (AR) kaj prie kunhavigi spertojn. La kun-uzo de GitHub kaj Lens Studio donas valoran praktikon en moderna evoluigado kaj kunlaboro.

Interesatoj bonvole mesaĝu al mi (v37s70{ĉe}gmail[.]com).

*) https://github.com/AndreasKueck/lensstudioakvonivelojdato

Peticio: Vaalserberg -> Monto Zamenhof

La argumentado por la peticio en Change.org estas en la angla lingvo. Temas pri atentigo pri la iama Amikejo – Neutral-Moresnet. Ne maltrafu la Facebook-grupon.

La Vaalsberg, kun alteco de 322 metroj, estas la plej alta punkto de Nederlando. Ĝi ne estas nur geografia elemento, sed ankaŭ simbolo de unueco, ĉar ĝi troviĝas ĉe la kvarlima punkto kie renkontiĝas la landlimoj de Amikejo (Neŭtral-Moresnet), Belgujo, Germanujo kaj Nederlando.
Tiu loko enhavas unikan potencialon fariĝi lumturo de internacia harmonio kaj kultura graveco, se oni alinomus ĝin Monto Zamenhof / Zamenhofberg / Mont Zamenhof, omaĝe al Ludwik Lejzer Zamenhof, la kreinto de la lingvo Esperanto.

junulara ret-radio

tutmonda junulara ret-radio en Esperanto – ni kreu ĝin kune!

Ĉu vi estas juna (aŭ juna en spirito), entuziasma esperantisto, kiu volas montri ke nia lingvo vivas kaj floras tra ĉiuj kontinentoj? 🌍 Ĉu vi ŝatus kontribui al amika, informa kaj inspira voĉo el la tuta mondo? Ni fondas junularan ret-radion – kaj vi povas esti parto de ĝi! 🎧

Ni, la esperantistaro, estas diasporo kun komuna idealo: paco, 🕊️ interkompreno kaj interesiĝo pri la mondo. ☮️ Imagu ĉiusemajnan 25-minutan elsendon kun freŝaj raportoj el ĉiu kontinento, faritaj de junuloj kiel vi! ✍️La temoj povas esti buntaj: loka evento, kultura rakonto, bela felietono, librorecenzo, aŭ rigardo al la ĉiutaga vivo en via regiono. Mallonge: parolu pri homoj, por homoj. 💚

Kiel funkcios nia radio?

Frekvenco: unufoje semajne 📆

Daŭro: ĉ. 25 minutoj 🕒

Enhavo: po unu kontribuo el ĉiu kontinento 🌐

Stilo: ne oficiala, sed homa, vigla kaj alloga 🎉

Redaktado: unu aŭ du respondeculoj en ĉiu kontinento (maksimume 10-persona teamo) 🤝

Elsendo: per simpla retejo (ekz. WordPress) 🖥️

Vi kontribuos nur ĉ. 5 minutojn semajne – tute fareble, ĉu ne? ✅ Kaj se la projekto sukcesos, eble poste ni aldonos duan semajnan elsendon!

Ni serĉas:

Raportistojn el ĉiuj kontinentoj 🗺️

Homojn kun sperto aŭ intereso pri teĥniko (son-muntado, platformoj, ktp.) 🎚️

Ĉu vi ŝatus partopreni en tiu bela tutmonda projekto?

Skribu al mi per privata mesaĝo aŭ retpoŝte. 📧 Ni komencas kun espero, kunlaboro kaj amikeco. 🤗

Kore salutas vin,

Tjero Johanego

tjero.johanego{ĉe}gmail.com