Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo”

Mireille Grosjean alvokas kontribui al la disvastigo de ‘Leciono pri Esperanto’ en via lingvo. Nur 14 paĝoj. www.ilei.info => agadoj => projektoj; tie estas ĉio pri “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo” en la lingvoj Esperanto, franca kaj angla. Kompleta materialo por prezento de Esperanto fare de iu persono, ne nepre esperantisto. …

Propono krei “Enretan distancan “Esperantan Universitaton”

Adam ENG (Malajzio) proponas lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Kio estas tio? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. La sola duondistanca universitata kurso en Esperanto, tiu pri Interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickeiwicz (ESF – subtenu: http://esperantic.org/amu), kvankam …

Artista datumbanko artista.ikso.net en serĉo de komputosciencisto

Ĝis nun (dec. 2020) ankoraŭ ne eblis aktualigi la datumbankon (nova retejo ktp) pri viva Esperanto-kulturo kaj arto, pro manko de homfortoj kaj teknika kapablo por mastrumi kaj disvolvi la artistan datumbankon en nova aktuala sistemo (libervole kaj volontule ĉar mankas buĝeto). En ĝi troviĝas datumoj, sed multaj jam malnovas kaj necesus ĝisdatigi multajn. Interesatoj kontaktu Flo ĉe EURROKA …

Afiŝoj uzeblaj en informado pri Esperanto

Henri Masson (Francio) pretigis afiŝo-serion (almenaŭ 50 bildoj) facile dissendebla kaj disvastigebla en la sociaj retejoj. Eblas uzi ilin unuope aŭ plurope. Temas pri faktoj el la historio de Esperanto, eventoj, famuloj kiuj parolis aŭ subtenis ĝin, aplikaĵoj, ktp : http://www.ipernity.com/doc/32119/album/1257492 Tio estas farebla ĉie kie estas aktivulo, grupo, asocio. Eblus fari milojn ĝis la …

Ĉu Esperantistoj volas kapti oportunon ĉe multlingva informejo pri la naturmedio?

MONGABAY estas neprofitcela novaĵservo pri konservado kaj medioscienco kun monata legantaro de pli ol 10 milionoj da homoj. Ĝi havas du sekciojn, pagan kaj volontulan. Centoj da volontulaj tradukistoj helpas en la misio provizi altkvalitajn novaĵojn kaj informojn al homoj tra la mondo. Ĉi tiu retejo de sindonemaj volontuloj pligrandigas la efikon de la laboro por Mongabay. Mongabay …

Informilo por Interlingvistoj

Esperanto-studoj, sciencaj esploroj pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj, kunvenoj pri ĉi tiuj temoj, bibliografiaj indikoj pri aperintaj libroj aŭ artikoloj de vi aŭ de viaj konatoj en kiu ajn lingvo estas tre bonvenaj ĉe la redaktanto de la Informilo por Interlingvistoj*, Angela Tellier, angela.tellier{ĉe}esperantic.org. Ĝi estis iniciatita de la karmemora Detlev Blanke kaj servas nian komunumon …