Fonduso Instigo

Kio estas Liberapay? Instigo-Liberapay subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto kaj aliaj satelitaj agadoj. Temas pri jenaj projektoj: Eventa Servo (www.eventaservo.org), Komputeko (www.komputeko.net), Tradukado de Telegram (www.telegramo.org) kaj WordPress (www.wordpress.com) al Esperanto, Vikipedio, Vikidatumoj kaj aliaj vikimediaj retejoj (https://eo.wikipedia.org) kaj aliaj. Oni petas ripetiĝantajn pagojn de mono. eo.liberapay.com/instigo

Global Recordings petas tradukon al Esperanto.

GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan filmeton kun biblia teksto en multegaj lingvoj sed NE ankoraŭ en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estos ankaŭ filmeto en Esperanto.  Tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia ne-esperantista …

Prononcado de Esperanto-vortoj por sonvortaro

Riĉigu la voĉajn datumbazojn La retejoj Forvo.com aŭ Tatoeba.org donas aliron al la prononco de miloj da vortoj aŭ frazoj en multaj lingvoj, inkluzive Esperanton. Se vi havas mikrofonon kaj bonan elparoladon, vi ankaŭ povas partopreni registrante vortojn aŭ frazojn. Rektaj ligiloj:FORVO en Esperanto: => forvo.com/pronounce/eo/TATOEBA en Esperanto => tatoeba.org/eo