tutmonda junulara ret-radio en Esperanto – ni kreu ĝin kune!
Ĉu vi estas juna (aŭ juna en spirito), entuziasma esperantisto, kiu volas montri ke nia lingvo vivas kaj floras tra ĉiuj kontinentoj? 🌍 Ĉu vi ŝatus kontribui al amika, informa kaj inspira voĉo el la tuta mondo? Ni fondas junularan ret-radion – kaj vi povas esti parto de ĝi! 🎧
Ni, la esperantistaro, estas diasporo kun komuna idealo: paco, 🕊️ interkompreno kaj interesiĝo pri la mondo. ☮️ Imagu ĉiusemajnan 25-minutan elsendon kun freŝaj raportoj el ĉiu kontinento, faritaj de junuloj kiel vi! ✍️La temoj povas esti buntaj: loka evento, kultura rakonto, bela felietono, librorecenzo, aŭ rigardo al la ĉiutaga vivo en via regiono. Mallonge: parolu pri homoj, por homoj. 💚
Kiel funkcios nia radio?
Frekvenco: unufoje semajne 📆
Daŭro: ĉ. 25 minutoj 🕒
Enhavo: po unu kontribuo el ĉiu kontinento 🌐
Stilo: ne oficiala, sed homa, vigla kaj alloga 🎉
Redaktado: unu aŭ du respondeculoj en ĉiu kontinento (maksimume 10-persona teamo) 🤝
Elsendo: per simpla retejo (ekz. WordPress) 🖥️
Vi kontribuos nur ĉ. 5 minutojn semajne – tute fareble, ĉu ne? ✅ Kaj se la projekto sukcesos, eble poste ni aldonos duan semajnan elsendon!
Ni serĉas:
Raportistojn el ĉiuj kontinentoj 🗺️
Homojn kun sperto aŭ intereso pri teĥniko (son-muntado, platformoj, ktp.) 🎚️
Ĉu vi ŝatus partopreni en tiu bela tutmonda projekto?
Skribu al mi per privata mesaĝo aŭ retpoŝte. 📧 Ni komencas kun espero, kunlaboro kaj amikeco. 🤗
Kore salutas vin,
Tjero Johanego
tjero.johanego{ĉe}gmail.com