De la 6-a ĝis la 9-a de Junio 2024 okazos elektoj por la Eŭropa Parlamento. En Germanio kandidatas por DiEM25 Judith Meyer. Ĉu estas similaj novaĵoj el aliaj landoj, krom Francujo, kie la partio EDE partoprenas la elektojn?
Aŭtoraj arkivoj:Renato Corsetti
Tago de Esperanto 2024
Vi scias, kio estas la Esperanto-tago, kaj kial oni festas ĝin, ĉu ne? Se ne, demandu. sed intertempe komencu rigardi la ĉi-jaran afiŝon: kaj sendu la tradukon al via nacia lingvo aŭ al mi (renato.corsetti{ĉe}gmail.com) aŭ rekte al unesperante{ĉe}gmail.com. Salutas amike Renato
Kunlaboro por Esperanto
Mallonga biografio · eo.wikipedia.org/wiki/Renato_Corsetti · miaj kontribuoj en la Esperanta Kunfarejo · miaj kontribuoj en groups.io/g/uea-membroj · groups.io/g/esperanto-landa-agado · groups.io/g/informa-reto-pri-Esperanto · groups.io/g/universitato · groups.io/g/europaj-aktivuloj-por-esperanto · groups.io/g/per-esperanto-por-paco
Esperanto en universitatoj
Estas multaj universitatoj en la mondo, en kiuj okazas Esperanto: Esperanto en universitatoj. · eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_universitatoj · www.universitato.info Estas ankaŭ vigla laborgrupo pri la temo en groups.io.
Interkultura Novelo-Konkurso
La temo: “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” · Kontribuojn sendu antaŭ la 30-a de junio 2024 · Legu pli: bobelarto.ink/eo/konkurso kaj uea.org/gk/1143.
Tago de Homaj Rajtoj 2023
Ĉi-jare okazos la 75-a datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj la 10-an de decembro kaj nia tradicia zamenhofa tago la 15-an. Kial ne kunigi la du datojn kaj festi ilin kune? Tion laborgrupeto, kiu interesiĝas pri la afero, Humphrey Tonkin, Rafael Lima kaj mi mem, proponas al vi. Intertempe estas elŝutebla tre bela versio …
Varb-kampanjo por Esperanto en Eŭropo
Esperanto estas eŭropa ideo por pli bona mondo… Sed Esperanto riskas malaperi el Eŭropo, ĉar eŭropanoj forgesis pri si mem kaj preferas la lingvon de la fortuloj kaj ne la lingvon de idealoj. Eŭropo restu eŭropa kaj disvastigu Esperanton kaj esperon pri la estonteco en Eŭropo kiel azianoj kaj amerikanoj faras ĉe si. Partoprenu la …
Helpopeto ĉefe al loĝantoj en EU-landoj
EEU, helpe de Emilio Cid, kreis novan version de siaj retaj paĝoj, ĉefe por povi informi pri Esperanto per la helpo de Guglo. La fina celo estas informi eŭropanojn pri Esperanto pere de la kampanjo “Esperanto por multlingva Eŭropo”, https://uea.org/vikio/Multlingvismo-esperanto. Nun ni bezonas helpon por traduki mallongajn tekstojn troveblajn en tiu paĝaro al eŭropaj lingvoj, …
Librojn al Afriko
Dum ĉiuj pretigas sin por renkonti ĝirafojn sur Kilimanĝaro, estus oportune pensi ankaŭ pri io pli banala, pri tiuj afrikanoj, kiuj volas renkonti Esperanton en klasĉambroj kaj bezonas lernolibrojn pri Esperanto. Tion petas multaj afrikaj esperantistoj, lastatempe ĉefe el anglalingvaj landoj kiel Kenjo kaj Tanzanio. ILEI faras tion, kion ĝi povas, sed ĝia programo “Lernolibrojn …
Retaj kursoj en 2023 en Eŭropo
Karaj eŭropaj esperantistoj, la unua punkto en la laborplano de la eŭropa komisiono estas la organizado de retaj kursoj POR KOMENCANTOJ kun instruisto en naciaj lingvoj en ĉiuj landoj de Eŭropo. Tiaj kursoj estis organizitaj en la antaŭa jaro en kelkaj eŭropaj landoj sed ne en ĉiuj. Ĉu ĉi-jare ni povos fari pli bone?Mi aldonas …