Enketilo pri la uzo de Esperanto

Saluton!

Ĉu vi aĝas 18 jarojn aŭ pli kaj ĉu vi parolas Esperanton?

Se jes, bonvolu plenumi tre mallongan enketilon pri la uzo de Esperanto. La esplorprojekto ricevis etikan aprobon de la universitato UQO (Kanado).

La enketilo estas anonima kaj enhavas 23 demandojn. Unu sola respondo eblas por ĉiu demando. La enketilo estas en Esperanto, sed la interfaco de LimeSurvey estas en la angla. Post ĉiu respondo klaku sur NEXT kaj en la fino de la enketilo sur SUBMIT.

Mi bezonas multe da respondantoj. Se vi konas aliajn esperantoparolantojn aĝantajn de 18 jaroj aŭ pli, bonvolu sendi al ili tiun-ĉi mesaĝon.

https://questionnaires.uqo.ca/index.php/154997?lang=en

Koran dankon !

Natalia Dankova

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *