Ni serĉas filmiston por 3min muzikfilmeto

Andy Blair: Ni reklamos esperantan neprofitcelan programon. Ni bezonas videofilmiston / film-redaktiston por trovi stok-filmetojn (aŭ filmi filmeton) por krei muzikfilmeta-stilan reklamon por la programo. Videaĵoj de junaj, feliĉaj homoj vojaĝantaj, renkontantaj amikojn, amuziĝantaj. Sono ne bezonata – ni havas muzikon. Ideale ni volas muntadon de feliĉaj, aventuraj kaj sociaj scenoj kiuj donas al la spektantaro sentojn de feliĉo, energio kaj aventuro. Ne paro, sed individuoj aŭ geamikoj. Kelkaj vortoj devos aperi dum la lastaj 5 sekundoj de la filmeto. Eĉ pli bone, se: (1) estas iom da kontinueco montranta spertojn de 1-3 “vojaĝantoj” (ne nur multaj hazarduloj), kaj (2) se veraj esperantistoj aperas. 

Jes, oni povas simple dungi per Fiverr malmultekoste, sed ni preferas trovi veran Esperanto-parolanton. 

Limdato: Aprilo 2025. Pago: €150. Kontaktu: saluton{ĉe}geko.to

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *