Esperanto kaj kursoj pri trejnado de transnacia komunikado por manaĝeroj

Kultura Centro Esperantista sponsoras la privatan lernejon de c-ino Lorena Bellotti, kiu sukcesis enigi esperanto-kursojn por manaĝeroj kaj firmaoj en la oficialan oferton de Regiono Lombardio por kontinua formado. La kursoj celas trejnadon en transnacia komunikado, prepare al logika pensostrukturado kaj al la solvo de interkulturaj problemoj. Rajtas aliĝi nur subjektoj rezidantaj aŭ komerce registritaj …

BEK-Kurso, materialo libere alirebla

Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info

Mi donos mian opinion pri la kvalito de via teksto

Ferdinand: Al mi plaĉas helpi esperantistojn (ĉu nov-bakitajn, ĉu spertajn) esprimi sin bone en nia amata lingvo. Plue, gravas ke Esperanto, kiam ĝi estas publike skribata, estu prezentata plejeble bone. Se vi havas dubon pri la ĝusteco de io de vi skribita, skribata, aŭ skribota, sendu al mi la koncernan tekston; kaj mi respondos donante …