tutmonda junulara ret-radio en Esperanto – ni kreu ĝin kune! Ĉu vi estas juna (aŭ juna en spirito), entuziasma esperantisto, kiu volas montri ke nia lingvo vivas kaj floras tra ĉiuj kontinentoj? 🌍 Ĉu vi ŝatus kontribui al amika, informa kaj inspira voĉo el la tuta mondo? Ni fondas junularan ret-radion – kaj vi povas esti parto de …
Aŭtoraj arkivoj:Françoise Noireau
rapida enketilo
Fransoazo: Tre rapida enketilo por Esperantistoj: questionnaires.uqo.ca/index.php/154997?lang=en Bv respondi por ennombriĝi.
Instrui Esperanton per WhatsApp
Kiuj bonvolus helpi nin pri instruado de Esperanto per WhatsApp al komencantoj gestudentoj en konga universitato? La retkurso estas tute preta, sed necesas kelkaj bonaj esperantistoj por voĉe klarigi en la franca kaj korekti. Antaŭdankon. Fransoazo +33 609 120 374
Instruantoj serĉataj por studentoj de UEC
Saluton ĉiuj, necesas 1 aŭ 2 instruantoj, Vacap-emuloj, por instrui distance al studentoj de UEC, la universitato Espoir, en Baraka, kaj al aliaj kongolandanoj. Uzi Zoom aŭ spekti videaĵojn taŭgas nur por la plej riĉaj el ili, kiuj povas aĉeti datumojn por aliri al interreto. Afrikanoj kutimas uzi Vacapon (WhatsApp).Helpos ilin bonvola instruanto preta por …
Afrika Esperantokurso por portugallingvanoj
La kurso komenciĝis la 2-an de Aŭgusto 2023, sed tamen eblas ankoraŭ partopreni. Por ekscii detalojn, turnu vin al Espoir Ngoma Kasati, espoirkasati{ĉe}gmail.com. Pri la ekesto de la kurso vi povas legi en bulteno n-ro 46, lasta paĝo, kiam ĝi estos enretegita. Jen portugala-minicurso.
Haltigu la militon en Ukrainio – Pacon por la mondo!
Dietrich Michael Weidmann invitas subskribi peticion en Change.org: https://chng.it/Gcmb5X7psX
La araba lingvo por esperantistoj
Anjŭar lanĉas instruadon de la araba por esperantistoj, per JuTubo.
Fonetika grupo
Por plibonigi sian prononcadon kaj alpreni pli neŭtralan akĉenton. Homoj komentas unuj la aliajn. Telegram-grupo: t.me/fonetiko
Espermensa
Saluton, mi estas dumviva membro de UEA kaj membro en Mensa. Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion “Espermenso” (neregistara organizaĵo por homoj kun diversaj altfunkciaj cerboj) kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa. Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon “Espermenso”. Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj. Kaj …
BEK-Kurso, materialo libere alirebla
Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info