Volontuloj kaj specialistoj serĉataj

Ĉu vi eble estonte kunkonstruos aŭ dum kelksemajna resp. kelkmonta restado?  Ĉu vi kapablas okupiĝi pri interkulturaj projektoj? Ĉu vi povus helpi kiel asistanto aŭ sekretario? Ĉu vi povas labori por serĉado de subvenciantoj, financado? Ĉu vi kapablas gvidi kaj prizorgi arkivon? Ĉu vi kapablas gvidi elstaran Esperanto-bibliotekon? Bonvolu sendi vian proponon al Interkultura Centro Herzberg.

Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo. Ĝis! Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento ghellias{ĉe}gmail.com Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj. Krome mi pretas sugesti itinerojn en …

Verdaj Vojoj

Herman: Interŝanĝi ideojn pri la komunaj celoj de Esperanto kaj daŭripoveco · eo-naturamikaro.webnode.nl Retejo por naturamantoj pri ekologiaj temoj, biciklado, verdaj vojoj, feriado, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝigo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio, ktp. Kontribuoj bonvenaj en diversaj lingvoj, sed prefere en Esperanto. eo-naturamikaro.webnode.nl

Ĉu ‘okulvitroj’ estas taŭga vorto?

Frank: La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: Zamenhof enmetis plurajn naciajn neregulaĵojn. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino? Genie estis preni la germanan vorton Prinzessin en la signifo edzino de …