Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Estas cetere kolekto de pluraj rekomendoj kaj helpiloj rilate al komputiloj: Komputeko-pliejo: pliejo.komputeko.net.
Aŭtoraj arkivoj:frali
Volontulado kun BEA
Bunta Esperanto Asocio enhavas aron da junuloj, kiuj deziras kunlabori kun asocioj kiel volontuloj. Legu pli ĉe epale.ec.europa.eu (Esperanto-teksto sube en la paĝo).
t.me
Telegram estas vaste uzata tujmesaĝilo. La ĉefa retejo por Esperantoparolantoj estas telegramo.org. En ĝi estas du listoj: grupoj kaj kanaloj. En mia Esperanto-ligilaro estas parto kiu temas pri “ekhavi amikojn”. Tie estas multaj pliaj ligiloj, kiuj ne estas listigitaj en telegramo.org. Se vi konas pliajn grupojn/kanalojn kiuj aperu en mia listo, bonvolu sendi ilin al …
Reta Esperanto Arkivo
La asocio Internacia Esperanto-Arkivo celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo.Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro. Legu pli: iespa.eu. IEspA ne nur arkivas. Ĝi volas organizi kursojn pri kaj aranĝojn por Esperanto. Ĝi agadas …
Lingva Konsultejo
La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Lingva Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.
Zorgado pri Esperanto-bibliotekoj
Roland Rotsaert funkciigas Google-group-forumon “Bibliotekoj”: “Ĉi tiu forumo estas ligilo tra kiu respondeculoj de Esperanto-bibliotekoj kaj aliaj interesitoj povas interŝanĝi informojn, ideojn, ktp.” Jen la ligilo: groups.google.com/g/bibliotekoj kaj priskribo: “Diskutforumo por esperanto-bibliotekistoj, kreita dum la UK en Kopenhago, 2011. Celo estas plifaciligi la kontaktojn inter Esperanto-bibliotekoj kaj -arĥivoj. Unua projekto estis dissendo de demandaro al …
Vikipedio: Kunlaboraĵo de la semajno
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kunlaboraĵo_de_la_semajno En ĉiu semajno estu elektata Kunlaboraĵo de la semajno. Tio estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusi …
Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto
Betty Chatterjee havas anonceton ĉi tie kaj plu invitas partopreni en la kampanjo arigi Esperantistojn kiel pruntedonantoj per anonceto en Facebook:“Alvoko NUR al tiuj, kiuj estas aŭ volus esti KONTRIBUANTOJ al la mikrokredita organizo KIVA. Ni estas 65 esperantistaj pruntodonantoj kaj membroj de la la teamo Esperanto ĉe KIVA. Ĉu ni helpas esperantistajn pruntoprenantojn? La …
Daŭrigi legadon “Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto”
Asocio Nova Familio
Augustin KAKOZWA kreis grupon en Mia Vivo: www.miavivo.net/grupoj/asocio-nova-familio/ Ekzistas pluraj retejoj, kiuj invitas al kunfarado: www.ipernity.com/blog/32119/4732366, www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo, www.facebook.com/AsocioNovaFamilio, notinghamo.wordpress.com/2020/10/06/georfoj-en-kongolando-tomanjo
BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn
La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: …
