Literatura Foiro

de 1970, fenestro al la esperanta kulturo

Alessio Giordano: Ĉu vi iam aŭdis pri esperanta periodaĵo kiu parolas pri kulturo de preskaŭ 60 jaroj? Literatura Foiro estas pli ol revuo, ĝi estas la konscia elekto plenumi mision, ne kiel pasiva spegulo de la jam ekzistanta esperanta kulturo – sed instrumento per kiu tiun kulturon oni konceptas, konstruas kaj transdonas. Ĉiu numero estas do samtempe dokumento kaj projekto: dokumento pri tio, kio nia komunumo estas hodiaŭ; projekto pri tio, kio ni volas esti morgaŭ. Ĉiu enhavo, ĉiu invitita aŭtoro, ĉiu alfrontita temo portas kun si implican respondon al la demando: Kion signifas aparteni al lingva komunumo libere elektita? Ni volas aŭdi ankaŭ vian respondon. Vizitu la retejon literaturafoiro.com!

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de aŭ https://t.me/esocom

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *