Enketo EUROJOS: nacio

Mi petas vin plenigi la enketilon, kiu servas komparajn analizojn kadre de la internacia projekto EUROJOS-2 pri konceptoj gravaj por la nuntempa mondo kiel LIBERECO, HEJMO, EGALECO ktp.

Grave estas, ke ĝis nun la projekto enhavis nur naciajn lingvojn. Ekde nun ankaŭ Esperanto havas sian ŝancon esti esplorita kaj priskribita same kiel iu ajn alia lingvo.

La enketo estas sennoma kaj viaj respondoj estos prezentitaj sub kaŝnomo. Mi demandas pri viaj personaj datumoj nur pro metodologiaj kialoj. Respondante vi konsentas partopreni en la esploro.

Por respondi oni bezonas ĉ. 10-15 minutojn. Vi povas konservi viajn respondojn kaj daŭrigi poste alklakante la ligilon “Daŭrigu poste” en la dekstra supra parto de la ekrano. Vi rajtas rezigni en ajna momento kaj ne sendi la enketilon.

Komentojn kaj demandojn bv sendi al Ida ĉe istri [ĉe] ukw.edu.pl

Ida Stria, dr (Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz, Pollando)

https://viridiancode.pl/survey/index.php/596633?lang=eo

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de aŭ https://t.me/esocom

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *