Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo

Esperanto en si mem ne sufiĉas por interesi sin al la lingvo aŭ eĉ lerni ĝin. Tial aperu tekstoj (ankaŭ en la stilo de facila.org) pri la plej diversaj temoj, ankaŭ sciencaj.

Movadaj ekzemploj
Monato

Esperanta Retradio
La Kancerkliniko

Ekstermovadaj ekzemploj
Le Monde Diplomatique en Esperanto
Global Voices en Esperanto
Vrede, la trilingva reta pripaca revuo
TED-Talks (133 prelegoj kun Esperanto-subtekstoj kaj nur unu parolata en Esperanto mem),
Language Problems & Language Planning

Ĉu vi volas ke Esperanto estas pli ol komunikilo? Baza manko de ĉiuj retkursoj (Duolingo, Lernu.net, ktp) estas ke tiu didaktiko ne kapablas transdoni la konscion ke Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo, nome vivanta lingvo de vivanta popolo. Tial eble jena nova projekto de lernolibro interesos vin:
https://www.esperantio.net/index.php?id=4026

Mi citas el unu el la numeroj de HeKo: “Venis la tempo prepari tian kurson. Kadre de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista intencas fari tion. Kiuj deziras kunlabori, tiuj estu bonvenaj, eĉ se ili ne jam havas la esperantan civitanecon.”
Kaj mi demandas min: Ĉu vere necesas kursoj por memorigi esperantistojn ke iliaj lingvokapabloj servu al pli ol nur povi legi? Lingvoj estu uzataj por ke homoj parolu unu kun la alia – plej bone kun la celo ke ekestu io pli ol la sumo de la unuopaj ideoj de la parolantoj. Post pli ol 10 jaroj da klopodado pri kunfarado mi ankoraŭ havas la impreson, ke homoj kune kun aliaj homoj (ne nur esperantistoj) ne vere inklinas al komuna, arta, kultura evoluo. La tendenco resti ĉe la propra umbiliko ne malofte ĉeestas. En esperantistaj retejoj ĉefe temas pri propraj opinioj kaj privataj ambicioj, sed tiel ne en la Esperanta Kunfarejo kie nur temas pri kunfaraj invitoj al ‘personaj’ aferoj? Abundas anoncetoj pri kunfarieblaj aferoj en diversaj kadroj: societoj, grupetoj, unuopuloj kiuj uzas Esperanton por internacia kunfarado. Unu rezulto ekzemple estis ke Fransoazo per la iama Maklerejo trovis volontulon kiu helpis ŝin en ŝia domo. Tamen mi ankoraŭ ne spertis, ke iu sekvis inviton al ĉiĉeronado kiu ankaŭ estas en la Esperanta Kunfarejo.

Ĉu sekvontfoje vi memoros pri kunfarejo? Bona ideo estas fari fiksan ligilon al ĝi en la taskopleto de via komputilo.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *