Afrika Reto de Kolektiva Agado

por la Lingva kaj Kultura Identecoj (ARKALKI)

Ni estas homa grupo, kiu subtenas ĉi tiun specifan afrikan reton kaj faciligas en ĝi rimedojn, kiuj garantiu daŭran laboradon pri la protektado kaj fortigo de lokaj identecoj rilate al lingvoj, kulturoj kaj seksa egaleco. La reto deziras labori kun la edukada sistemo, la loka aktivularo kaj la kultura mondo, kaj havi sintenon esplori proprajn agadojn celante plibonigi ilin.

Kiel helpi nin

Nia laboro bezonas homan kaj monan apogon. La mono alvenis ĉiam de la Universitato de Sevilo. Sed tio ne estas garantio. Ĉiam oni devas peni redakti bonan projekton kaj konkuri kun multaj aliaj, kiuj ankaŭ petas monhelpon por interesaj allogaj agadoj en la mondo. Kiel kutime en universitatoj, la mono estas malmulta kaj venas malfrue. Sed ĝi estas vera bona helpo. Ni havas rezultojn atingitajn, strukturon, celojn, bonan teamon… ĉio el ili estas ege pozitivaj por atingi apogon de aliaj institucioj.
Eble vi, kiu legas ĉi tion, povas esti la peranto, kiu redaktos aŭ kunredaktos projekton por alia alvoko, helpante la reton ARKALKI. Legi pli: https://uea.org/vikio/ARKALKI_:_Afrika_Reto_de_Kolektiva_Agado

https://www.facebook.com/arkalki/

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *