Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!

zizeloj.org

La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke foje eĉ spirado perdiĝas. Kaj sincere amante tiajn ludojn, ni tre-tre volas ludi ilin en nia ne malpli sincere ŝatata Esperanto.

Nun ni havas eblon doni lokon sur nia retpaĝo ankaŭ por viaj tradukoj, aŭ eĉ por ludoj originale kreitaj en Esperanto (certe, se ilia aŭtoro ne kontraŭas!) Kaj ankoraŭ ni malfermas ĉe nia retpaĝo rubrikon, kie vi estas bonvenaj rakonti en Esperanto pri viaj ŝatataj ludoj, pri via unua luda sperto, pri historio de videoludsistemoj aŭ pri io ajn, ligita kun ludoj. Sentu vin kvazaŭ hejme!

Bonvolu sendi viajn kontribuojn al zizeloj{ĉe}gmail.com.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *