Helpu al Polyglot Gathering (plurlingvula kunveno) aldoni subtekstojn en Esperanto.

Ĉu vi ŝatus volontuli kaj helpi nin krei subtekstojn (eo.wikipedia) kaj ‘captions‘* por niaj jutubaj filmetoj (haveblas pli ol 100 videaĵoj!) kaj tiele ankaŭ farigi la filmetojn pli alireblaj kaj inkluzivaj?

Polyglot Gathering publikigas la prelegojn pri la plurlingvaj kunvenoj en jutuba kanalo. Ni ŝatus plibonigi la alireblon de la filmetoj permesante al la surdaj, malbone aŭdantaj spektantoj aŭ tiuj kiuj parolas aliajn lingvojn plene ĝui la mirindan enhavon de la filmetoj, kiujn ni publikigas en nia jutuba kanalo. Plurajn tiajn prelegojn faris esperantistoj aŭ estas jam en Esperanto, ekzemple tiu de Rakoen Maertens vere meritas subtekstojn en Esperanto: “Esperanto and the United Nations: Challenges on Language and Cultures of the World“.

  • Kiel vi povas fari tion? Estas simple!
  • Kreu konton ĉe amara.org  (kiu estas tre uzamika kreilo) kaj iru al la publika laborejo (angle: public workspace) de Amara. Kiel helpilo vi eventuale printu tiun ĉi artikolon.

Laste sed ne balaste, elŝutu la subtekstan dosieron en la formato VTT kaj retpoŝtu al ni ĉe subtitles@polyglotgathering.com kun la dosiero kiel aldonaĵo, aŭ donu la ligilon al tiu dosiero en via preferata dosiera translokigilo (GoogleDriveDropboxWeTransfer …). Ni tiam aldonos viajn subtekstojn al la jutuba filmeto. Dankon!

Ĉi tio povus ŝajni iom tro inĝenierita… Estas! Vi vidas, antaŭe ĝi estis multe pli simpla, sed en septembro 2020, Google forigis la “Community Contributions” (Kontribuoj de uzantoj). Rigardu la deklarojn de Google ĉi tie kaj ĉi tie por pliaj informoj. En iu momento en la estonto nova sistemo “Trusted Captioner” estos integrata al YouTube, kiun ni eble uzos post kiam la detaloj kaj la funkciado estos pretaj. Ĝis tiam, la plej bona opcio, kiun ni trovis, estas uzi Amara kaj permane sendi la VTT-dosierojn.

Se vi havas demandojn, ne hezitu sciigi nin ĉe subtitles@polyglotgathering.com.

  • Caption estas mallonga, priskriba kaj klariga teksto sub iu filmeto aŭ grafikaĵo.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *