Ĉu revivigi MEM?

Mondpaca Esperanto Movado, mallonge MEM, estas Esperanto-asocio fondita en 1953 en la Aŭstria urbo St. Pölten, precipe pro iniciato de la ĉeĥa esperantisto Rudolf Burda. Ĝia celo estas “utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj”. Legu pli: eo.wikipedia.org/wiki/Mondpaca_Esperantista_Movado.

Andreas en sia blogo demandas: Ĉu la Mondpacan Esperantistan Movadon (MEM) revivigi?

Wim Koolhoven skribis en googlegroups pri la temo.

Dieter Rooke skribis en https://groups.io/g/per-esperanto-por-paco/topics:

“Karaj   S-anoj 

Char dum multaj jaroj ne plu kunvenis  MEM =  mondpaca E- movado mi invitos vian al kunveno  kadre de UK 2023  en Torino.

( Mi mendis salonon )

RG   Dieter Rooke       membro de pacista frakcio de SAT”

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *