Retaj kursoj en 2023 en Eŭropo

Karaj eŭropaj esperantistoj, la unua punkto en la laborplano de la eŭropa komisiono estas la organizado de retaj kursoj POR KOMENCANTOJ kun instruisto en naciaj lingvoj en ĉiuj landoj de Eŭropo. Tiaj kursoj estis organizitaj en la antaŭa jaro en kelkaj eŭropaj landoj sed ne en ĉiuj. Ĉu ĉi-jare ni povos fari pli bone?
Mi aldonas la afiŝeton, kiun italaj esperantistoj uzas ĉefe rete por reklami la kursojn. Kiel pasintjare, se vi sendas la tradukon al via lingvo, italaj esperantistoj produktos por vi la afiŝeton en via nacia lingvo.

Laŭeble kunlaboru kun la sekcioj de ILEI en via lando.

Se vi ne aranĝas tiajn kursojn, vi havos malmulton por raporti en la komuna eŭropa kongreso de 2024.

Salutas Renato Corsetti

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *