Librojn al Afriko

Dum ĉiuj pretigas sin por renkonti ĝirafojn sur Kilimanĝaro, estus oportune pensi ankaŭ pri io pli banala, pri tiuj afrikanoj, kiuj volas renkonti Esperanton en klasĉambroj kaj bezonas lernolibrojn pri Esperanto. Tion petas multaj afrikaj esperantistoj, lastatempe ĉefe el anglalingvaj landoj kiel Kenjo kaj Tanzanio. ILEI faras tion, kion ĝi povas, sed ĝia programo “Lernolibrojn al Afriko” dependas de la donacoj, kiujn ĝi ricevas kaj de la ekster-afrikaj asocioj helpemaj pri tio. Bedaŭrinde nur la franca landa asocio havas regulan projekton pri sendado de lernolibroj al franclingvaj landoj en Afriko. Kunlaboro de asocioj en anglalingvaj landoj en Eŭropo kaj en Ameriko estas tre bezonata.
Individuaj esperantistoj povas sendi sian financan kontribuon [tre ŝatataj estas la malgrandaj] al la konto ilek-a ĉe UEA kun la indiko “Librojn al Afriko”

Amike

Renato

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *