Esperanto por lingvaj rajtoj

Renato Corsetti kreis UEA-teamon pri lingvaj rajtoj ĉe www.linguistic-rights.org/eo/pri_ni kaj petas diskonigi alvokon al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvaj homaj rajtoj. Aliro al lingvoj laŭ kondiĉoj justaj, raciaj kaj nediskriminaciaj estas ŝlosilaj ebligiloj por krei malfermitan kaj plurlingvan socion, kie lingvoj povas kreski unu apud la alia. Esperanto kunkreas ĉi tiujn kondiĉojn. Tial la skipo kunlaboras en tutmonda koalicio.

Defendi lingvajn rajtojn povas esti malfacile. Kelkfoje ĝi estas danĝera, sed ankaŭ gravas. Homoj en la tuta mondo laboras por defendi siajn lingvajn rajtojn.
Estas bone, se ni ĉiuj kunlaboras, negrave kiajn lingvojn ni uzas. La Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj laboras por defendi ĉies lingvajn rajtojn. Aliĝu ankaŭ al ĝi (en).

Can we choose to use the neutral language Esperanto to talk to the powerful instead of
the language of the powerful !?

Legu ankaŭ: esperantoporun.org/eo/lingvaj-rajtoj/

Abonu kaj konigu la grupon per jena ligilo:
groups.google.com/g/esperanto-por-lingvaj-rajtoj

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *