Helpopeto ĉefe al loĝantoj en EU-landoj

EEU, helpe de Emilio Cid, kreis novan version de siaj retaj paĝoj, ĉefe por povi informi pri Esperanto per la helpo de Guglo. La fina celo estas informi eŭropanojn pri Esperanto pere de la kampanjo “Esperanto por multlingva Eŭropo”, https://uea.org/vikio/Multlingvismo-esperanto. Nun ni bezonas helpon por traduki mallongajn tekstojn troveblajn en tiu paĝaro al eŭropaj lingvoj, ĉefe en la paĝoj
https://europo.be/eo/pri-europa-esperanto-unio/
https://europo.be/eo/europa-himno/.

Bonvolu NE komenci traduki sed interkonsenti unue kun renato{ĉe}esperanto.org aŭ cid.emilio{ĉe}gmail.com.

Dankon!

Cetere, komenciĝas aperi agado pri la Eŭropa Tago de Lingvoj.

Amike

Renato

PS: Korekto de la supra peto.
Ni bezonas tradukantojn de la paĝaro de EEU por la lingvoj, kiuj ne jam ekzistas tie, do, ne por Esperanto, la franca, la angla kaj la germana, sed jes por ĉiuj aliaj eŭropaj lingvoj.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *