Instruantoj serĉataj por studentoj de UEC

Saluton ĉiuj,

necesas 1 aŭ 2 instruantoj, Vacap-emuloj, por instrui distance al studentoj de UEC, la universitato Espoir, en Baraka, kaj al aliaj kongolandanoj.

Uzi Zoom aŭ spekti videaĵojn taŭgas nur por la plej riĉaj el ili, kiuj povas aĉeti datumojn por aliri al interreto.

Afrikanoj kutimas uzi Vacapon (WhatsApp).
Helpos ilin bonvola instruanto preta por rekte komuniki, skribe kaj voĉe, kaj sendi instruajn bildojn.

Kompreneble mi akompanos vin, se vi bezonas.

Ekzistas eĉ tutpretaj kursoj en .pdf, kiujn oni povas iom post iom kunhavigi al sia Vacapa klaso.

Kaj mi pretas helpi por eviti al vi premon kaj postulojn de 2 aŭ 3 konataj teduloj, kiuj eble provos entrudiĝi en vian grupon.

Kaj vi estos en teamo kun Renato Corsetti, Ahmad Mamduhi kaj Elisée Byelongo (esperantisto rektoro de UEC.)

Ĉu vi scias, ke Kinŝaso havas sesoble pli da loĝantoj ol Parizo? Vasta reviga horizonto kun svarmo da entuziasmaj junaj samideanoj!

Amike,
Fransoazo
fransoazo{ĉe}gmail.com

Publikigita de Françoise Noireau

Parolas nur Esperanton en la familio de 1992. Amatora muzikado per violono: por tradiciaj baloj, folkloraj ensembloj, geografio kvizo pri mondo-muzikoj, solista spektaklo de violonista klaŭno kun manpupo, amo-fabelo kun muzikaj ilustraĵoj per violono, kantado per karaokeo... https://www.youtube.com/channel/UCdph0yofjgIQHIo1w7DZ1HA

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *