Jen aktuala brazlia kanto en la brazila kolekto. Via kontribuo estas tre grava, por ke BRAZILA KOLEKTO daŭrigu la laboron disvastigi Esperanton per brazila muziko kaj brazilan muzikon per Esperanto.
Aŭtoraj arkivoj:frali
Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!
zizeloj.org La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke …
Daŭrigi legadon “Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!”
Ĉu eblas kulturcentro por la paco?
Amir aĉetis iaman hotelon en Herzberg, Germanio, kaj deziris realigi el ĝi kulturcentron: Traduko: La de post Majo 2008 malplena hotel-restoracio “Ora Cervo” en la Hindenburgstrato en Herzberg estas vendita. Posedanto estas la iranano Seyed A. Mir Javadi, kiu tamen loĝas en Vieno kaj deziras provizore uzi ĝin por privataj celoj. Estonte la inĝeniero havas …
EsKu
EsKu – Esperanto-Kulturo – inkluzivas filmetojn rilatantajn al diversaj aspektoj de la Esperanta Kulturo, ambaŭ historiaj kaj nuntempaj. www.youtube.com/c/EskuEsperantoKulturo EsKu – Esperanto-Kulturo – estas lanĉita
Tubaro
Tubaro estas esperanta retejo por filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj kolektas tiajn filmetojn kaj afiŝas ilin ĉe la ĉefpaĝo. Momente Tubaro subtenas nur YouTube kiel fonton por la filmetoj. eo.wikipedia.org/wiki/Tubaro Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. tubaro.aperu.net/kiel-helpi/
Subtenu agadon de EVAA
Saluton karaj gesamideanoj! Nome de EVAA-DRK, mi informas vin ke la 5an de novembro 2022, ni planas organizi debatan konferencon kun la temo: “LA EKZISTO KAJ LA GRAVECO DE ESPERANTO EN VIRINA GRUPO”. La celo de tiu evento estas “ALLOGI HOMOJN AL NIA MOVADO kaj VIVIGI LA GRUPON”. Por allogi homojn al nia movado, ni …
Helpu ĉesigi la militon!
Nadia skribis: Mi nun estas en Moskvo, en Rusujo, sed mi naskiĝis en Ukrainio, kaj mi ofte vizitas Ukrainion, ĉi tiu estas mia patrujo. Miaj patrino kaj frato kaj plej proksimaj amikoj loĝas en la ukraina urbo Ĥarkov. Kaj nun ni havas grandan problemon ĉar bomboj kaj obusoj falas sur pacajn domojn. Miaj ukrainoj telefonas …
unu tason da kafo
Aminda Radio Esperanto: “Vi povas helpi min daŭrigi mian laboron. Bv pagi al mi unu tason da kafo: paypal.me/paiementahenriel.”
Komputeko-pliejo
Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Estas cetere kolekto de pluraj rekomendoj kaj helpiloj rilate al komputiloj: Komputeko-pliejo: pliejo.komputeko.net.
Reciproka retafiŝo
Ĉu vi rimarkis ke elekteblas kategorioj en la Esperanta Kunfarejo? Nun mi aldonis novan: Reciproka retafiŝo. En la germana oni nomas tion Werbebanner, en la angla web banner, en la franca bannière publicitaire, en la hispana banner, en la itala banner, same en la nederlanda ktp. La ideo estas interŝanĝi slipetojn kiuj atentigas en alia …