Legalerno

Karaj gesamideanoj!

Antaŭ nelonge mi transpaŝis iun ideon, kiun mi ekvolis pripensi pli kaj eble fari retejon surbaze de tiu ideo. Eble iu de vi scias, ke @Tatjana_3472 startis Telegram-grupon por lerni Esperanton tra traduko kaj komento de mallongaj tekstoj (https://t.me/+TIjKuGV5DIRmY2Qy). Mi tuj havis la ideon ke mi povas krei retejon surbaze de tiu metodo kun iu taŭga strukturo/programaro. Mi pensis pri tiu ideo dum iom da tempo, kaj finfine akiris klaran bildon pri kiel la retejo povas aspekti, kiun strukturon ĝi havu en servilo, kion indas programi. Nun mi jam pretas komenci programi, kaj peparis mallongan antaŭpriskribon de la estonta retejo, vidu aldonitan. Se iu de samideanoj ekinteresiĝos pri la projekto, mi ĉiam pretas pridiskuti io ajn: kunlaboro, programado, aldono de materialoj, traduko en aliaj lingvoj (retejo havos multilingvajn eblecojn). Ĉiuj demandoj kaj komentoj estas bonvenaj!

Bonvolu kontakti min (Andreo) per la adreso notita en la aldonita klariga pdf-dokumento.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *