Kunlabori en la teamo de Monato

Ĉu via lingvokono estas tre bona kaj ĉu vi estas precizema? Ĉu vi deziras kunlabori en la teamo de unu el la plej viglaj, legataj kaj pridiskutataj revuoj? Monato ankoraŭ serĉas personojn, kiuj pretas aliĝi al ĝia skipo de lingvaj reviziantoj.

La tasko de reviziantoj estas trovi lingvajn erarojn (ekz. „la malbonan frato”) kaj komposterarojn (ekz. „Espernato”) kaj komuniki la erarojn al la eldonejo de Monato. Principe ilia tasko ne estas trovi enhavajn erarojn (ekz. „Churchill estis la unua usona prezidanto”). Se tamen ili rimarkas tiajn, estas kompreneble bonvene mencii ilin.

Ĉu vi interesiĝas? Sendu koncizan sinprezenton al chefredaktoro{ĉe}monato.be kaj eble post kelkaj monatoj via nomo aperos en la kolofono de la magazino!

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *